Alberto la 1-a (Belgio)
Alberto la 1-a, denaske princo Alberto Leopoldo Klemento Mario Mejnrado de Belgio (naskiĝis la 18-an de aprilo 1875 en la Palais de la Régence, Bruselo; mortis la 17-an de februaro 1934 en Marche-les-Dames, Belgio) de la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao, estis reĝo de la belgoj de 1909 ĝis sia morto.
Charles de Broqueville estis estro de la Katolika Partio kaj la 20a Ĉefministro de Belgio. Kiam evidentiĝis, ke Germanio intencis invadi Belgion, li malsamopiniis, kun la reĝo Alberto, ĉar tiu deziris meti la belgan armeon antaŭ la limo kun Germanio, dum Broqueville fakte distribuis ĝin tra la tuta lando, por ne "provoki" Germanion.
Morto
[redakti | redakti fonton]Reĝo Alberto la 1-a mortis 58-jara la 17-an de februaro 1934 en montgrimpa akcidento en Marche-les-Dames apud Namur. Lin sekvis lia plej aĝa filo Leopoldo kiel reĝo Leopoldo la 3-a.
|
Antaŭe: | Reĝo de la belgoj | Poste: | |
---|---|---|---|
Leopoldo la 2-a | 1909–1934 | Leopoldo la 3-a |