Alessandra Ambrosio
Aspekto
Alessandra Ambrosio | |
---|---|
Alessandra Ambrosio (2007) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Alessandra Corine Ambrósio |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1981 (43-jaraĝa) en Erechim |
Lingvoj | portugala • angla • brazilportugala |
Ŝtataneco | Brazilo Usono |
Okupo | |
Okupo | modelo aktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.alessandraambrosio.com |
Alessandra Corine Ambrósio (11-an de aprilo 1981 en Erechim, Rio Grande do Sul) estas brazila topmodelo kun pola-itala deveno.
Ambrosio-n administras Elite Model Group kaj apartenas al grupo de manekenoj de Victoria’s Secret. Ŝia unua manekena laboro estis ĉe Elle Brazilian, poste ŝi laboris en reklamkampanjoj por firmaoj kiel Revlon kaj Gap. Ŝi prezentis kun Marisa Miller en 2008 la banvestan kolekcion de 2008 de Victoria’s Secret. Ŝi laboris ankaŭ por Christian Lacroix, Christian Dior kaj Giorgio Armani.
Ŝi vivas ekde 2005 kun usona komercisto Jamie Mazur, ŝi naskis en aŭgusto de 2008 filinon.