Saltu al enhavo

Alfred Rosenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Rosenberg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1893 (1893-01-12)
en Talino
Morto 16-an de oktobro 1946 (1946-10-16) (53-jaraĝa)
en Nurenbergo
Mortokialo Pendumo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo rojo Wenzbach en Munkeno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanarusa
Ŝtataneco Nazia Germanio (1933–)
Vajmara Respubliko (1918–1933)
Germana Imperiestra Regno (1918–1918)
Sovetunio (1917–1918)
Rusia Imperio (1893–1917) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknologia Universitato Rigo
Moskva Ŝtata Teknika Universitato
Universitato de Latvio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Alfred Rosenberg
Familio
Edz(in)o Hilda Leesmann
Hedwig Kramer Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 3
Okupo
Okupo ĵurnalisto
administranto
publikigisto
verkisto
studento
politikisto
nazio Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Alfred ROSENBERG (naskiĝis la 12-an de januaro 1893, Reval, Estonio, Rusia Imperio [hodiaŭ Talino en Estonio] en familio de germanaj baltoj – mortis la 16-an de oktobro 1946, Nürnberg, Germanio) estis ĉefideologo de la naziismo.

Li naskiĝis kiel filo de ŝuisto, studis ĝis revolucio de 1917 konstruarton en Moskvo. Li veturis en 1919 al Munkeno, kie aniĝis en naskiĝanta partio de Adolf Hitler, Ernst Röhm kaj Rudolf Hess. Li estis redaktoro de Völkischer Beobachter, gazeto de la partio. Li ĉerpis pensojn el rasismaj ideoj de la angla Houston Stewart Chamberlain kaj el Protokoloj de cionaj saĝuloj, falsaĵo de la cara sekretservo.

Hitler – post kiam oni enprizonigis lin post fiasko de la bierpuĉo – igis Rosenberg gvidanto de la nazia partio, ĉar li sciis, ke Rosenberg ne havas kapablon pri organizo, tiel ne akiros potencan, gvidan pozicion.

Li instigis je okupo de Pollando kaj Rusio en verko Der Zukunftsweg einer deutschen Aussenpolitik (Estonta direkto de la germana eksterafera politiko; 1927). La verko Der Mythus des 20. Jahrhunderts (Mito de la 20-a jarcento; 1930) estas detala ekspliko de la germana „rasa pureco”. Laŭ Rosenberg, la germanoj devenas de norda raso, kies karakteron formis la medio, iu iama pura, malvarma, duonarkta kontinento. La germanoj – kiel reprezentantoj de tiu raso – havas la rajton regi tutan Eŭropon. Ilia malamiko estas la „rusaj tataroj” kaj la „semitoj”. Al la lasta kategorio apartenas la judoj, la latinaj popoloj, sed eĉ la kristanismo, precipe la katolika eklezio.

De 1942 la oficejo de la ministro por la okupitaj orientaj teritorioj Alfred Rosenberg en Berlin-Tiergarten

Rosenberg gvidis inter 1933 kaj 1941 la eksterpolitikan oficon de la nazia partio. Dum la 2-a mondmilito, li komunikis inter la norvega faŝisma gvidanto Vidkun Quisling kaj Hitler por antaŭpreparo de la norvega nazia puĉo. Post okupo de Francio, oni komisiis Rosenberg je livero de la francaj artaĵoj al Germanio. Ekde julio de 1941, li iĝis senpotenca Imperia ministro pri la Okupitaj Orientaj Areoj. La internacia juĝistaro de Nürnberg juĝis lin kulpa je militkrimoj kaj pendigis lin. La Aliancanoj volis eviti doni al li tombon, ĉar oni timis ke tiu povus iĝi loko de pilgrimado por faŝistoj, tial oni sekvatage bruligis la kadavron en Munkeno kaj disĵetis la cindron en la tre mallongan kaj plene nesignifan rojon Wenzbach en Munkeno, alfluanto de la rivero Isar.

Liaj verkaĵoj kaj paroloj estis eldonitaj en la nazia libro Blut und Ehre (Sango kaj honesto; 1934–41).