Saltu al enhavo

Amasaj komunistaj krimoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amasaj komunistaj krimoj – amasaj murdoj faritaj de komunistaj reĝimoj en la 20-a jarcento, kun la suma nombro da viktimoj taksata inter 85 kaj 100 milionoj da homoj. Kelkaj, pli altaj pritaksoj, krom nombrado de la viktimoj de amasaj murdoj kaj ekzekutoj faritaj kontraŭ politikaj kontraŭuloj, internaj militoj, kampanjoj de teroro, agrikulturaj reformoj kaj ekstermo en laborkoncentrejoj ankaŭ ampleksas viktimojn de eksteraj militoj, malsatego, malsanoj kaj morto rezulte de malfortigo en gulagoj kaj laborkoncentrejoj.

Kun la plej granda dokumentita nombro de viktimoj inter komunistaj landoj restas Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj Sovetunio sub regado de komunistaj partioj, poste Ĉina Popola Respubliko sub gvido de Mao Zedong, fine Kamboĝo sub regado de Ruĝaj Kmeroj, vidu Kamboĝa Genocido. Pritaksita nombro de civiluloj murditaj de la tri reĝimoj varias inter 21 kaj 70 milionoj de la homaj ekzistoj. En malpli granda skalo reprezalioj estis en Norda Koreio, Vjetnamio, landoj de orienta Eŭropo kaj en Afriko.

Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Sovetunio kaj Mez-Orienta Eŭropo

[redakti | redakti fonton]

Unuaj ŝtatoj regataj de komunistoj, kie post akiro de regopovo ili fris amasajn murdojn estis: Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (unua ŝtato en la mondo, kie la 7-an de novembro 1917 bolŝevikoj akiris la regopovon) kaj efemera Hungara Sovetrespubliko sub regado de Béla Kun en 1919. Laŭvica plifortigo de reprezalioj sekvis en 30-aj jaroj de la 20-a jarcento en Sovetunio sub regado de Josif Stalin; kolektivigo kaj tiel nomata "diskulakigo" alkondukis interalie al genocida holodomoro en Ukrainio kaj deporto de pola loĝantaro el Ĵitomir-regiono. Pli ol milionon da homoj (en tio komunistajn aktivulojn kaj altajn funkciulojn de la soveta ŝtato) oni murdis en Sovetunio rezulte de t.n. granda purigo (Granda Teroro) en la jaroj 1936-1939, kaj kelke da milionoj sendis al gulagoj, en kiuj plimulto da ili mortis. Samtempe amasaj murdoj okazis ankaŭ en regataj de komunistoj kaj kontrolataj de Moskvo Mongola Popola Respubliko kaj Popola Respubliko de Tannu-Tuva (t.n. ruĝa teroro).

Post soveta invado en Pollandon kaj al Baltaj Landoj NKVD faris amasajn murdojn (krimo de Katin) kaj deporton al Siberio kaj al Kazaĥio de la civitanoj de okupataj de Ruĝa Armeo Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio. Post agreso de Nazia Germanio al Sovetunio junie 1941 NKVD sukcesis fari kolektivajn murdojn de malliberuloj sur la tereno de polaj Orientaj Limregionoj kaj Baltaj Landoj, ankaŭ en malliberejoj kaj gulagoj de Rusio.

Laŭ La nigra libro de la komunismo en subigita al Sovetunio post 1945 Orienta Bloko, registaroj de komunistaj partioj kontribuis al unu miliono de viktimoj.

Bulgario

De 50 000 ĝis 100 000 personoj estis murditaj en 1944 kadre de deviga kolektivigo kaj politikaj reprezalioj.

Orienta Germanio

Oni pritaksas, ke post fino de la dua mondmilito en sovetunie okupita zono de postmilita Germanio, en 1945, kadre de politikaj reprezalioj estis murditaj 80 000 ĝis 100 000 homoj.

Pollando

Post anekso de Orientaj Limregionoj kaj denova eniro de Ruĝa Armeo en Pollandon en 1944 sekvis amasaj murdoj kun forveturigo de la soldatoj de Pola Enlanda Armeo, partoprenantaj kune kun sovetuniaj soldatoj liberigon de Vilno kaj Lvovo.

La plej granda dokumentita krimo plenumita de NKVD sur teritorio de la nuntempa Pollando, ĉe aktiva kunlaboro de pola Sekureca Oficejo kaj popola Pola Soldataro estis Augustów-traserĉo.

Plimulto de la viktimoj de komunistaj krimoj en postmilita periodo estis soldatoj de Enlanda Armeo kaj soldatoj de Pola Subtera Ŝtato, kiuj elektis armitan batalon kun la nova okupanto. Post subpremo de kontraŭkomunista subtera movado post 1947 plimulton de viktimoj formis personoj kondamnitaj rezulte de t.n. justicaj murdoj. Ili estis soldatoj de la dua konspiro, Anatemitaj Soldatoj, kaj aktivuloj de opozicio. Komence de la 50-aj jaroj viktimoj de la justicaj murdoj estis ankaŭ oficiroj de popola Pola Armeo en aktiva servo, sed kun antaŭmilita staĝo. stalinisman periodon finas en Pollando masakro de laboristoj en Poznań, junie 1956.

Rumanio

Laŭ pritaksoj inter 60 000 kaj 300 000 personoj estis murditaj en 1945 kadre de deviga kolektivigo kaj politikaj reprezalioj.

Hungario

Dum ekzisto de Hungara Sovetrespubliko, regantaj komunistoj, eŭfeminisme nomataj knaboj de Lenin, faris amasajn krimojn kontraŭ politikaj kontraŭulojn, t.n. ruĝa teroro.

Post la dua mondmilito kaj kreo de Hungara Popola Respubliko komunista sekureca servo Államvédelmi Hatóság fondis koncentrejojn kaj plenumis masajn murdojn de politikaj kontraŭuloj.

Nombro de viktimoj

[redakti | redakti fonton]

Negado kaj relativigo de komunistaj krimoj

[redakti | redakti fonton]

Memorigo de la viktimoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Kompare, dum la germana okupado de Pollando oni registris 615 amasajn ekzekutojn, dum kiuj estis murditaj plejparte 12 000 civiluloj.