Amreli
Amreli | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 365601 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 37′ N, 71° 14′ O (mapo)21.61666666666771.233333333333Koordinatoj: 21° 37′ N, 71° 14′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 128 m [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Amreli [+] | |||
Amreli, laŭ guĝarata lingvo અમરેલી, laŭ hindia lingvo अमरेली estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Amreli havis populacion de 146 014 en 2021 [1] kun legopovo de 78%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Amreli situas sur ebenaĵo en meza parto de duoninsulo Katiavaro 128 metrojn super la marnivelo. Ĝasdan troviĝas 48, Gondal 61, Ĝetpur 65, Botad 78, Mahuva 79, Ĝunagad 80, Bhavnagar 98, Veraval 118, Porbandar 167, Surat 173, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 210, Vadodara 216, Mumbajo 338, tutlanda ĉefurbo Delhio 986, Kolkato 1769 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Onidire en 534 post Kristo Amreli jam ekzistis sub nomo Anumanĝi, baldaŭ Amlik, Amravati kaj Girvanvalli, sed la mitologia nomo estis Amravali. Inter la restaĵoj de la praa urbo restis memorŝtonoj kaj du malnovaj temploj. La moderna Amreli originis el 1793. En la frua 19-a jarcento la urbeto evoluis multe. Dum naskiĝo de Barato en 1947 multe da homoj formigris al la alia nova najbara ŝtato Pakistano.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Amreli la oficiala lingvo estas la guĝarata, sed estas akceptata la ankaŭ angla kaj hindia.
Religioj
[redakti | redakti fonton]En Amreli plejparto de la populacio estas hinduoj, iomete muslimoj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Amreli pri universitatoj informoj ne estis trovitaj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Amreli jare pluvas averaĝe 562 mm. Inter junio kaj septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, sed inter decembro-aprilo praktike ne pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 20-34 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Amreli estas aligita al la landa fervoja reto. 6 vojoj kuras al la urbego. La mapo signas loke flughavenon, sed pri la funkcio informoj ne estis trovitaj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans