Saltu al enhavo

Aníbal Cavaco Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aníbal Cavaco Silva
Persona informo
Aníbal António Cavaco Silva
Naskiĝo 15-an de julio 1939 (1939-07-15) (85-jaraĝa)
en Boliqueime
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Teknika de Lisbono
Universitato de Jorko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Socialdemokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Aníbal Cavaco Silva
Familio
Edz(in)o Maria Cavaco Silva (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
politikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aníbal António CAVACO SILVA (aNIbal anTOnju kaVAku SILva) estas portugala politikisto. Li naskiĝis en Boliqueime, parto de la urbo Loulé, la 15-an de julio 1939.

Aníbal Cavaco Silva

Profesoro de Ekonomiko ĉe la Universitato de York, li fariĝis ministro de financo en 1980. En 1985, li iĝis estro de la Social-Demokrata Partio (PSD, centra-dekstrema), kio kaŭzis la finon de la registara koalicio inter la Socialista Partio (maldekstrema) kaj la PSD.

Li estis ĉefministro de Portugalio ekde la 6-a de novembro 1985 ĝis la 28-a de oktobro 1995. La politiko de lia rego subtenis malaltigon de impostoj kaj malreguligon de la ekonomio. Dum tiu ĉi periodo Portugalio forte kreskis ekonomike kaj fariĝis ano de la Eŭropa Unio. Li forlasis sian postenon en 1995.

En 1996 li kandidatis por la prezidenteco de la Respubliko, sed malvenkis fronte al Jorge Sampaio.

En oktobro 2005 Cavaco Silva anoncis sian novan kandidatiĝon al la posteno, kaj la 22-an de januaro 2006, li estis elektita prezidento, kun 50,6% el la voĉoj, profitante la malunuiĝon de la maldekstro, kiu prezentis plurajn kandidatojn.

La rezulto estis:

Li oficiale fariĝis prezidento je la 9-a de marto de 2006. Li estas la unua dekstrema prezidento de Portugalio ekde la forigo de la diktatoreco en 1974.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]