Saltu al enhavo

Börek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Börek kun viandhaketaĵo
Sigara Börek

Börekburek estas nedolĉa pastomanĝaĵo kaj estas farata en multaj landoj kiuj iam estis parto de la otomana imperio. Ofte oni uzas foliigitan paston kaj la farĉo povas esti fromaĝo (plejofte feta-fromaĝo), viandhaketaĵolegomo (plejofte spinaco)

Börek originas el la turka kuirarto. En la turka la vorto börek estas uzata por diversaj pastaĵoj, dum en lingvoj kiuj prunteprenis la vorton ĝi estas pli specife uzata.

Börek (Turkio)

[redakti | redakti fonton]

En Turkio su böreği ("akva börek") estas lasanjeca speco, plejofte farĉita kun feta-fromaĝo. Sigara böreği ("sigara börek") estas etaj rulaĵoj, ankaŭ kun fromaĝo. Kürt böreği ("kurda börek") estas senfarĉa börek, kiu ofte estas manĝata kun surŝutita pulvorsukero.

Börek ofte estas vendata en bakejoj kaj hastmanĝejoj de turkaj enmigrantoj en okcidenta Eŭropo.

Börek estas populara inter la balkana landon. Ĝi estas manĝita en Albanio, kiu estas nomas byrek kaj en Bosnio kaj Hercegovino nomas burek.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]