Bückeburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schaumburg de la federacia landoMalsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 19 701 loĝantojn sur areo de 68,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 287 loĝantoj/km². Bückeburg estis ĝis 1946 ĉefurbo de la memstara landeto Ŝaŭmburgo-Lipo (Schaumburg-Lippe).
Esperanto-movade en la regiono aparte gravas la grupo "La Ratkaptista Bando", kiu kunvenas regule ĉiun duan semajnon en kultura centro de la urbo Hameln 28 kilometrojn sude de Bückeburg kaj havas sian administran adreson en la apuda komunumo Hessisch Oldendorf 18 kilometrojn sudokcidente. Fine de septembro 2021 la esperantista renkontiĝo 18-a Rata Rendevuo okazis rekte en Bückeburg.[1]