Barata rupio
valuto • rupio | |
---|---|
Ŝtato: | Barato |
Subdivido: | |
Kodo laŭ ISO 4217: | INR |
Mallongigo: | |
La barata rupio (रुपया) estas la oficiala monunuo de Barato.
Unu rupio valoras 100 paisâ (पैसा) kaj ĉirkaŭ 0,015 € (aŭ 0,0215 usonaj dolaroj ) en januaro 2010 .
La nuntempa rupio devenas de la arĝenta rupî (11,50 g) kreita de Ŝer Ŝah Suri.
Monsimbolo
[redakti | redakti fonton]La 15-an de julio 2010, la barata registaro elektis la simbolon (), kiu estas de nun uzata por la rupio[1]. Ĝi konsistas el kunmeto de la nagariaj literoj "र" ("Ra") kaj majuskla latina "R" sen la vertikala streko. La plej uzataj simboloj de la hinda rupio estis ĝis tiam: Rs., Re., रू, aŭ ரூ (en la tamila) aŭ రూ (telugue).
La simbolo influiĝis de aliaj nuntempaj monunusimboloj kun duobla horizontala streko, kiel ekzemple €, ₤ kaj ¥.
Tiu simbolo rapide aldoniĝis al Unikodo.
En januaro 2014 la nacia banko anoncis ke ĝi prenus el la trafiko ĉiun monbileton presitan antaŭ 2005 ĝis la 31-a de marto 2014. La limdato estis poste etendita ĝis la 1-a de januaro 2015 kaj poste ĝis la 30-a de junio 2016.[2] Por altigi la kontrolon de la ekonomio kaj premi al ciferece dokumentataj bankaj ĝiroj de signifaj monsumoj, je noktomezo inter la 8-a kaj la 9-a de novembro 2016, ĉiuj monbiletoj de 500 kaj 1000 rupioj de ĉi tiu serio estis malvalidigitaj.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Un symbole mondial pour la roupie Arkivigite je 2010-07-22 per la retarkivo Wayback Machine - Le Soir - 15-an de julio 2010
- ↑ elpreno de mono eldonita antaŭ 2005. Press Information Bureau (25-a de julio 2014). Alirita 25-a de julio 2014 .
- ↑ "bildo de la tago" en la germaniaj gazetoj la 10-an de novembro 2016: fermita banka pordego la 9-a de novembro 2016 pro la malvaligido de la monbiletoj pri 500 kaj 1000 rupioj de antaŭ 2005
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|