Bonifaco la 4-a
Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj katolikaj papoj de la nomo Bonifaco. Por aliaj uzoj vidu la apartigan artikolon Bonifaco. |
Bonifaco la 4-a | ||
---|---|---|
67-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Nekonata | |
Pontifiko | de 28-a de septembro 608 | |
ĝis 25-an de majo 615 | ||
Antaŭulo | Bonifaco la 3-a | |
Sekvanto | Diodono | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | nekonata en la regiono Valeria (ambaŭflanke de la antikva romia vojo Via Tiburtina Valeria, en la nuna provinco de La-Aglo, Abruco) | |
Morto | 25-an de majo 615 en Romo probable | |
Lingvoj | latina | |
Sanktulo | ||
Honorata en | katolika eklezio | |
Kanonizo | je nekonata dato fare de Bonifaco la 8-a | |
Festotago | 8-a de majo | |
Atributoj | papaj vestoj | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Bonifaco la 4-a (n. je nekonata dato en la regiono Valeria (ambaŭflanke de la antikva romia vojo Via Tiburtina Valeria, en la nuna provinco de La-Aglo, Abruco); m. la 25-an de majo 615 en Romo, Bizanca Imperio) inter la 28-a de septembro 608 kaj lia morto estis papo de la kristanaro.
Bonifaco estis filo de kuracisto. Li estis monaĥo en la benediktana ordeno, sed pri lia teologia klerigado oni scias nenion detalan. Li eniris la servon de la papo, kaj papo Gregorio la 1-a donis al li la oficon de dispensisto (dispensator). La 15-an de septembro (laŭ aliaj informoj la 25-an de aŭgusto) 608 Bonifaco fariĝis posteulo de la papo Bonifaco la 3-a, mortinta la 12-an de novembro 607.
Al liaj amikaj rilatoj kun imperiestro Fokas de la Orientromia imperio estas dankende, ke la eklezio ricevis kiel donacon la Panteonon, rondan konstruaĵon konsekritan al ĉiuj romiaj dioj, kaj povis konsekri ĝin al la dipatrino kaj al ĉiuj martiroj. Bonifaco ordonis la transporton de 28 ĉaroplenoj da ostaroj el la katakomboj de Romo en la novan preĝejon. Samtempe li fondodonacis al la kristanaro la feston Ĉiuj Sanktuloj.
Dum sia pontifikeco Bonifacio penis zorgi por la reguligo de la ekleziaj ritoj de la angla eklezio kaj de la misiado en Anglio. Krome li flegis bonajn rilatojn al la gaŭla eklezio.
Lia memortago estas la 8-a de majo.