Bruanto
Aspekto
Manieroj de artikulacio |
---|
Bruanto |
Klaketo |
Plozivo |
Ejektivo |
Injektivo |
Afrikato |
Frotsono |
Siblanto |
Sonoranto |
Nazalo |
Frapeto |
Trilo |
Alproksimanto |
Fluanto |
Vokalo |
Duonvokalo |
Lateralo |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo. |
redaktu |
En fonetiko la artikulacioj divideblas en du grandajn klasojn, la bruantojn kaj la sonorantojn. Bruanto estas konsonanta parolsono konsistanta el turbulentaj aervibradoj de senregula periodeco (ekz-e la esperantaj s, ŝ, ĉ, f, ĥ, p, t, k).
Ĉe artikulacio de bruanto okazas striktiĝo (por la frotaj konsonantoj) aŭ kompleta fermo de la buŝkanalo (por la eksplodaj kaj ekfrotaj konsonantoj), kio kaŭzas la turbulenton. En ambaŭ grupoj estas distinga kontrasto inter la tipoj senvoĉa kaj voĉa.
La bruantoj estas subdividitaj en plozivojn, frikativojn, kaj afrikatojn. La bruantoj estas ĉeftipe senvoxaj, kvankam ankaŭ voĉaj bruantoj ekzistas. Ĉi-rilate ili malsimilas la sonorantojn, kiuj tre malofte estas senvoĉaj.