Campione d'Italia
Campione d'Italia | |||||
komunumo de Italio Eksklavo enklavo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Lombardio | ||||
Provinco | CO Como | ||||
Geografia situo | 45° 57′ N, 8° 58′ O (mapo)45.958.9666666666667Koordinatoj: 45° 57′ N, 8° 58′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 273 m | ||||
Areo | 2 km² | ||||
Loĝantaro | 1752 (2023) | ||||
Loĝdenso | 654 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Bissone kaj Melide | ||||
Patrono | Sankta Zenono | ||||
Festa tago | 12-a de aprilo | ||||
Nomo de loĝantoj | campionesi | ||||
Poŝtkodo | 22061 | ||||
Imposta kodo | B513 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 013040 | ||||
Telefona prefikso | 091 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Campione d'Italia estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Lombardio kaj la Provinco Como. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 752 loĝantoj sur areo de 2,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 654 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la Zenono de Verono, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Bissone kaj Melide.
La komunumo situas borde de la lago de Lugano kaj krom la lago nur ĉirkaŭiĝas de teritorio de Svislando, do estas eksklavo de Italio. Ĝiaj aŭtomobilsignoj estas ne de la itala provinco Como, sed de kantono Tiĉino kaj ĝi formas doganunion kun Svislando. Pro la enklaveco Campione ĝuas kelkajn privilegiojn, precipe liberecon de ŝtataj impostoj kaj la permeson havi kazinon. Kontraŭe al resto de Italio, oni pagas tie per svisaj frankoj, kvankam la Eŭro, valuto de Italio, ankaŭ akceptiĝas ofte, kiel en la aliaj limaj komunumoj de Svislando.