Caspar Güttel
Caspar Güttel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1471 en Rötz |
Morto | 24-an de majo 1542 (71-jaraĝa) en Eisleben |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | teologo |
Caspar GÜTTEL ankaŭ Guethel (naskiĝinta en 1471 en Rötz, mortinta la 24-an de majo 1542 en Eisleben) estis protestantisma teologo kaj reformaciano.[1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Güttel nombriĝis inter la pli malnovaj amikoj de Marteno Lutero. Pri liaj junulaj jaroj nenio konatas; lia pieco igis lin partopreni plurfoje ĉe pilgrimadoj al Altötting. Ekde 1494 li studis en Lepsiko kie li magistriĝis. Ĉu li estis kun al amiko Christoph Scheurl iam en Italujo ne klaras. En 1494 li decidis el vera vokiĝo iĝi sacerdoto kaj deĵoris en Most kaj Zwickau. Kiel predikisto li defendis la eklezian doktrinon kaj publikigis ene 1514 laŭdoparoladon je kulto de Maria kaj Anna.
Ĉar li ne trovis pacon internan kiel nemonaĥeja pastro li decidis en 1514 iĝi aŭgustenano en Neustadt an der Orla. Siajn taskojn li plenumis kun fervoro kaj sindediĉo. La prioroj de la klostro en Neustadt baldaŭ atentiĝis pri li kaj sendis lin al Eisleben en ĵus fonditan konventon por predikadi. En januaro 1517 li doktoriĝis en Lepsiko. Koncerne indulgencon li samopiniis kun Lutero.
Ĉe la kunveno de Heidelberg li elektitis prioro por Eisleben. Dum la krizaj tempoj de la ordeno li ankaŭ predikante apogis la ideojn de Lutero. Kiam la konvento de la aŭgustenanoj en Eisleben neniigitis en 1523, li ja restis surloke kaj daŭrigis la predikadon. Ne malmulto de liaj vortoj presitis en Zwickau. Tuj li fariĝis predikisto ĉe la ĉefa kirko. Liaj predikoj montris strategion de kontraŭbatali ekleziajn misuzojn kaj aparte ankaŭ la kulton de la Dipatrino (kiun li mem iam estis ŝatinta ege).
Kiam li edziĝis ankoraŭ en la aĝo de 57 jaroj li verŝajne volis meti personan signon. Lia strebo estis elkonduki multajn urbanojn el neintereso pri Reformacio. Ĝis 1538 li devenis okupiĝi pri la agadoj kaj de Georg Witzel kaj de Johann Agricola Eisleben. Komunuma edifa vivo ĉiam tre gravis por li. Güttel sendube grandparte respondecis pri la sukcesa enkonduko de Reformacio en la Grafujo Mansfeld.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Thomas Hohenberger: Lutherische Rechtfertigungslehre in den reformatorischen Flugschriften der Jahre 1521-22. Volumo 6, Mohr Siebeck, Tübingen 1996, ISBN 978-3-161-46600-7, p. 331
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Art. „Guttel, Kaspar“ de Bernhard Anemüller ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 10 (1879), p. 225–226 (tie ĉi interrete)
- Theodor Kolde: Die deutsche Augustinerkongregation. Gotha 1879.
- Gustav Kawerau: Caspar Güttel. Ein Lebensbild aus Luthers Freundeskreise. Ĉe: Zeitschrift des Harzverein für Geschichte und Altertumskunde|Harz-Vereins für Geschichte und Altertumskunde. Volumo 14, Halle 1882, p. 33–132. Darin: Güttel’s Bibliographie, p. 77. [1]