Cazorla
Cazorla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23470 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 067 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 55′ N, 3° 0′ U (mapo)37.9136357-3.004084Koordinatoj: 37° 55′ N, 3° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 826 m [+] | ||
Areo | 303 km² (30 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cazorla [+] | |||
Cazorla estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
La areo de la municipo estas 305,40 km2 kie loĝas 7 441 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 24,93 loĝ./km2.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cazorla situas sur la centro de la komarko Sierra de Cazorla (kies plej grava urbo kaj ĉefurbo ĝi estas) en la sudoriento de la provinco, lime kun Chilluévar, La Iruela, Peal de Becerro, Quesada kaj Santo Tomé. Estas sur 823 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno.
Ĝi estas sur la deklivoj de la Sierra de Cazorla, en la valo de la rivero Cerezuelo, alfluanto de la Gvadalkiviro.
Krom la ĉefa urba kerno, estas dek disaj submunicipoj aŭ domaroj.
Domarkernoj | Loĝantoj (2014)[1] | Viroj | Virinoj |
---|---|---|---|
Casas de Estepa | 9 | 4 | 5 |
Cazorla | 7344 | 3531 | 3813 |
El Almicerán | 16 | 8 | 8 |
El Molar | 240 | 130 | 110 |
El Valle | 17 | 10 | 7 |
La Ribera | 33 | 17 | 16 |
Los Peralejos | 18 | 9 | 9 |
Nava de San Pedro | 5 | 4 | 1 |
Puente de la Cerrada | 29 | 16 | 13 |
Vadillo Castril | 62 | 34 | 28 |
Valdecazorla | 39 | 17 | 22 |
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas pruvoj de homa okupo jam en la Bronzepoko kaj poste de romianoj, allogitaj de minoj de arĝento kaj salo. En la islama epoko de Al Andalus estis disaj kampardomoj kaj fortikaĵoj.
La Senjorlando de Cazorla estis dum la Mezepoko grava landlima enklavon, kiel atestas densaa reto de kasteloj kaj fortikaĵoj de la regneto kreita en 1231, per la donaco de la vilaĝo Quesada kaj ties domaroj fare de Fernando la 3-a al la episkopo de Toledo. Dum la 16a al la 18a jarcentoj okazis sinsekvaj disputoj inter diversaj jurisdikcijo.
Dum la Milito de Hispana Sendependigo Cazorla suferis la sekvojn de la franca okupacio kun la detruo de la preĝejo, kiu ankoraŭ ne rekonstruiĝis. En 1940 oni atingis pinton de super 13 000 loĝantoj; poste venis elmigrado ĝis nunaj iom super 7000. Ekde la Hispana Transiro al la Demokratio la urbestro estis ĉiam socialisto.
Vizitindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo de la Yedra: sur la monteto de Salvatierra, de konstruado de kristanoj, sur alia de araba konstruado de la 11a al 13a jarcentoj. Bone konservita, havas interne la Museo de Artes y Costumbres Populares del Alto Guadalquivir, nome pri historio kaj etnologio.
- Kastelo de "Cinco Esquinas" (Kvin Anguloj), sur la monteto de Salvatierra, kun turo kvinlatera.
- La Fonto de la Ĉenoj: konstruita honore al Filipo la 2-a.
- La ruinoj de la Preĝejo de Sankta Maria. 16a jarcento.
- La Domo de la Ĉenoj.
- Urbodomo kaj Palaco de la Merced de la 16a jarcento.
- La Preĝejo de Na. Srino. la Virgulino de Carmen, kaj oklatera turo.
- Konvento de Sankta Johano de la Penitenciaría, 16a jarcento.
- Antikva Urbodomo.
- Preĝejo de Sankta Francisko, 17a jarcento.
- Monaĥejo de Montesión.
- Palaco de la Vicaría, de la 17a jarcento.
- Ermitejo de la Virgulino de la Kapo.
- Ermitejo de Sankta Isicio
- Ermitejo de Sankta Sebastiano.
- Ermitejo de Sankta Mikaelo Arĉianĝelo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Municipo de Cazorla
- Kultura heredo de Cazorla en la Guía digital del Patrimonio Cultural de Andalucía
Notoj
[redakti | redakti fonton]
|