Chañe
Chañe | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40216 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 699 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 20′ N, 4° 26′ U (mapo)41.3375-4.4288888888889Koordinatoj: 41° 20′ N, 4° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 767 m [+] | ||
Areo | 35,26 km² (3 526 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chañe [+] | |||
Chañe [ĈAnje] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 35,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 708 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 400 el la 1950-aj jaroj, kvankam ĝi ricevis multajn enmigirintojn la lastajn jarojn ĉefe el Rumanio (172).
Ĝi distas 60 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Mata de Cuéllar, Vallelado, Cuéllar, Remondo, Arroyo de Cuéllar, Fresneda de Cuéllar, Narros de Cuéllar kaj Campo de Cuéllar. Proksime estas la rojo Marieles.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas multaj restaĵoj de Bronzepoko ĝis romianoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Benedikto kun svelta sonorilturo kaj la ermitejoj de Sankta Antonio kaj de Kristo. Apartaj vidindaĵoj estas la "pegueras", nome fornetoj por produkti peĉon.