Challenger-profundo
Challenger-profundo | ||
---|---|---|
Situo de Challenger-profundo en la okcidenta Pacifiko | ||
deep, grabeno [+] | ||
Supermara alteco | 10 984 m sub la marnivelo [+] | |
Koordinatoj | 11° 22′ 24″ N, 142° 35′ 30″ O (mapo)11.373333333333142.59166666667Koordinatoj: 11° 22′ 24″ N, 142° 35′ 30″ O (mapo) [+] | |
Vikimedia Komunejo: Challenger Deep [+] | ||
La Challenger-profundo estas la plej profunda loko de la Mariana Fosego en la Pacifiko. Ĝi kuŝas 10 899 metrojn sub la marnivelo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas 1 800 km oriente de Filipinoj en sudokcidenta parto de la Mariana Fosego, profunda submara fosego en okcidenta Pacifiko. Tie situas ĉ. 500 km sudokcidente la insulo Guam, insulo de la Marianoj, kiu apartenas al la melaneziaj insuloj, ĉ. ĉe 12° norda latitudo kaj 143° orienta longitudo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La angla mezurŝipo Challenger II sciigis jam en 1951 pri marprofundo de 10 899 m en la Mariana Fosego, mezurita per eĥosondilo (10 863 m per dratmezurilo). Oni nomis tiun lokon Challenger-profundo.
La merĝo en tiun profundon okazis unuafoje la 23-an de januaro 1960 fare de Jacques Piccard kaj Don Walsh per la batiskafo Trieste. La preciza loko de la merĝo estas nomata - ekde tiam - ankaŭ Trieste-profundo.