Civilaj kaj politikaj rajtoj
Civilaj kaj politikaj rajtoj estas du kategorioj de rajtoj kiuj foje estas studitaj kutime kune. Ĝenerale, ili estas rajtoj kiuj protektas la individuajn liberecojn for de eksterleĝa rompo fare de la povo, kaj garantias la kapablon de la civitano por partopreni en la civila kaj politika vivo de la ŝtato en kondiĉoj de egaleco kaj sen diskriminacio.
La civilaj rajtoj estas agnoskitaj kaj de ĉiuj civitanoj kaj de la leĝaro; kaj je tio oni distingas ilin disde la homaj rajtoj kaj la naturaj rajtoj. La civilaj rajtoj estas agnoskitaj ene de ŝtato, dum la naturaj aŭ homaj rajtoj estas internaciaj, kaj, ilin oni posedas ĉu pro nasko, laŭ la jurnaturalisma teorio, ĉu pro la konstitucio de la socio, laŭ la kontraktisma teorio (la pozitiva juro, kiu separas moralon kaj rajton, ne traktas la ekzistadon de naturaj rajtoj). John Locke defendis, ke la naturaj rajtoj al la vivo, al la libereco kaj al la proprieto devas esti konvertitaj en civilaj rajtoj kaj protektitaj de la suverena ŝtato kiel aspekto de la socia kontrakto (konstituciaj rajtoj).
La politikaj rajtoj konstituas la unuan parton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948 (same kiel la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj formas la duan parton). La teorio de la tri generacioj de homaj rajtoj konsideras tiun grupon de rajtoj kiel la "rajtoj de unua generacio", kaj la teorio de la negativaj kaj pozitivaj rajtoj (negativa kaj pozitiva liberecoj) difinas ilin kiel negativaj rajtoj. Tamen, pri la sociaj aŭ pozitivaj rajtoj, ili estas pravigitaj en la riparo de mankoj kiuj grave baras la plenumadon de la plena kondiĉo de civitano, kaj estas ankaŭ "civilaj", ĉar ili havas korespondan difinon precizan en la kontraŭpartnereco de devigo establita fare de la publikaj povoj.