Saltu al enhavo

Daria Guidetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daria Guidetti
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1977 (1977-11-30) (46-jaraĝa)
en Empoli
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Florenco Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo astronomo
astrofizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Astronomio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daria GUIDETTI (naskiĝis en 1978 en Empoli) estas itala astrofizikisto kaj scienca popularigisto

Dum sia studoj en liceo, ŝi observis multenombrajn asteroidojn en la kadro de la Gruppo Astrofili di Montelupo[1] (Amatora Astronomia Grupo de Montelupo) kaj laŭ Minor Planet Center malkovris du numerotitajn asteroidojn en 1998 kaj 2000 kun Maura Tombelli kaj Egisto Masotti.[2]

En 2012, ŝi gajnis la nacian premjon Vincenzo Ferraro[3] pro sia disertaĵo pri la studo de la magnetaj kampoj en stelamasoj kaj grupoj da galaksioj.[4]

Asteroidoj malkovritaj, 2
34004 Gregorini 30-a de julio 2000 kun M. Tombelli
49443 Marcobondi 22-a de decembro 1998 kun E. Masotti

Fervorulo pri astronomio depost la aĝo de 5 jaroj, ŝi aniĝis dum sia licea lernado al la Gruppo Astrofili di Montelupo ; ŝi estis diplomita pri astronomio en la Universitato de Bolonjo en 2006 kun disertaĵo titolata : « Radio-propraĵoj de la fontoj en la galaksiaj amasoj : la haltera sistemo en Abell 2382[5] ». Ŝi studis por doktoreco ĉe la Eŭropa suda observatorio, en Munkeno kaj en la Universitato de Bolonjo. Ŝi nun kaj praktikas sciencan esploradon ĉe la Instituto de radioastronomio de Bolonjo de la INAF.

Ŝi donas publikajn prelegojn de scienca popularigo, kunlaboras kun la astronomiaj revuoj Le Stelle[6] kaj Coelum Astronomia,[7] estas gvidisto ĉe la Vizita Centro Marcello Ceccarelli de la Instituto de radioastronomio de Bolonjo kaj partoprenas al la progresoj de la scienca popularigo el la lernejo Il Linguaggio della Ricerca; [8]

En 2018 ŝi komencis kiel televida prezentisto en la programoc "Destinazione Spazio" ĉe la reto Reteconomy.[9]

La asteroido 27005 Dariaguidetti estis nomita en ŝia honoro[10]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]