Saltu al enhavo

Datumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ ReVo, datumo estas fakta materialo por scienca esploro, politika diskuto, administra decido (rezulto de eksperimento, historia teksto, statistikaĵo ktp).

Kaj laŭ NPIV, datumodateno estas termino en la faklingvo de la informadiko, kies signifo estas komputile traktebla informo. Plej ofte la vorto aperas en pluralo. Pli precize en psikologio, donitaĵo estas tio, kio enestas en la menso antaŭ ĉia pensago

Informadiko

[redakti | redakti fonton]

La informadiko, la scienco pri maŝina traktado de informoj, uzas datumojn kiel komputile legeblajn kaj prilaboreblajn reprezentaĵojn de informoj. La informo tiucele estas tradukata al kodo el signoj, kies konstruo sekvas fiksitajn regulojn de informadika sintakso. Datumoj iĝas informoj, kiam ili estas en kunteksto de signifo. Ekzemple, la datumo «937040» baze estas simple 6 ciferoj, sed en la kunteksto de telefona libro ili iĝas informo, ĉar tie kompreneblas, ke ili celas signifi iun konkretan telefonan numeron.

Diferenciĝas:

  • strukturitaj datumoj (ekzemple datumbazoj)
  • nestrukturitaj datumoj (ekzemple tekstaj dokumentoj)
  • kaj datumoj inter tiuj du kategorioj.

Dum tre facile eblas maŝine pluprilabori strukturitajn datumojn, tio nur malfacile aŭ malprecize eblas por nestrukturitaj datumoj, kiuj tamen gravas por simpla maŝina konservado de informoj.

Diskuto pri la termino

[redakti | redakti fonton]

Laŭ PIV la vorto datumi ankaŭ signifas "esti komenciĝinta ĉe ia dato aŭ tempo" (ekzemple: Tiu modo datumiĝas jam de ok jaroj). Tial kelkaj homoj preferas uzi la vorton dateno, kiu devenas de la germana pluralo "Daten" (por datoj aŭ "datumoj" respektive "datenoj"). Tamen, en praktiko ĝi ne estas ofte uzata.

Iuj proponis ankaŭ la vorton datao laŭ la angla vorto "data", kaj plia propono estis la vorto "donitaĵo", laŭvorta traduko el la franca, nederlanda kaj rusa lingvoj, sed tute ne specifa.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]