David Sassoli
David Maria SASSOLI (naskiĝis la 30-an de majo 1956 en Florenco, mortis la 11-an de januaro 2022 en Aviano) , estis itala ĵurnalisto kaj politikisto de la partio Partito Democratico (PD). De 2009 li membris en la Eŭropa Parlamento. De 2014 ĝis 2019 li estis vicprezidanto, kaj de la 3-a de julio 2019 ĝis sia morto li prezidis la Eŭropan Parlamenton.[1]
Kune kun la ĉefministro de Portugalio António Costa (nome de la Prezidanteco de la Konsilio de la Eŭropa Unio), kaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen li prezidis la Konferencon pri la estonteco de Eŭropo, kiu komenciĝis oficiale la 9-an de majo 2021 (Tago de Eŭropo)[2].
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ĵurnalista kariero
[redakti | redakti fonton]David Sassoli finstudis politikan sciencon en la Universitato de Florenco. Post laboro en malgrandaj gazetoj kaj gazetaraj agentejoj, li iĝis membro de la roma redakcio de Il Giorno en 1985. Ekde 1992 li kunlaboris en Telegiornale de la publika televidkanalo Rai 3. Ĉefaj temoj de lia raportado estis la Mafio kaj organizita krimo. En 1997 li ricevis la premion Ischia Internazionale di Giornalismo.[1][3]
En 1999 Sassoli iĝis speciala korespondento de la redakcio de TG1, ĉefa novaĵa ĵurnalo de la televidkanalo Rai 1. Li aktivas en la asocio Articolo 21, kiu subtenas esprimliberecon kaj gazetaran liberecon (protektita en artikolo 21 de la itala konstitucio).[4]
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]David Sassoli estis estro de la listo de la Partito Democratico por la regiono de la Centro en la eŭropaj balotoj de 2009 kaj estis elektita eŭropa deputito. Li aliĝis al la grupo de la Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj en la Eŭropa Parlamento.
Reelektita en la 8a leĝdona periodo la 25an de majo 2014, li tiam fariĝis membro de la Komitato pri Transporto kaj Turismo. Denove reelektita kiel Eŭropa Parlamentano en majo 2019, li estis elektita Prezidanto de la Eŭropa Parlamento la 3an de julio 2019, duaraŭnde.
En aprilo 2021, li estis malpermesita eniri Rusion, kiel reprezalio pro punlimigoj starigitaj de Eŭropa Unio en marto[5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (germanlingve) David Sassoli wird neuer EU-Parlamentspräsident. En: Zeit Online, 3-a de julio 2019
- ↑ (itallingve) alparolo okaze de la Tago de Eŭropo la 9-an de majo 2021 https://davidsassoli.com/2021/05/09/dichiarazione-del-presidente-del-pe-david-sassoli-in-occasione-della-giornata-delleuropa/ Arkivigite je 2021-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (itallingve) Albo d'Oro 1997 Arkivigite je 2020-02-03 per la retarkivo Wayback Machine, Premio Ischia Internazionale di Giornalismo
- ↑ (itallingve) Gianmichele Laino: David Sassoli presidente, l’ennesimo schiaffo UE a Salvini, al M5S e a Conte. En: Giornalettismo, 3-a de julio 2019.
- ↑ (franclingve) Rusio malpermesas la eniron al sia teritorio al ok eŭropaj respondeculoj, el kiuj la prezidanto de la eŭropa parlamento (arkivo) Le Monde, 30-a de aprilo 2021
Antaŭe: | Prezidanto de la Eŭropa Parlamento | Poste: | |
---|---|---|---|
Antonio Tajani | 2019-2022 | Roberta Metsola |