La distrikto Lüneburg (germaneLandkreis Lüneburg) situas en la pleja nordoriento de la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio - iom sudoriente de Hamburgo, borde de la rivero Elbo. Administra centro estas la samnoma urbo Lüneburg. La distrikto havas areon de 1 323 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 187 552 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo.
La distrikto Wągrowiec kaj ĝiaj respektivaj komunumoj subskribis partnerecan kontrakton kun la distrikto Lüneburg. La distriktoj interŝanĝas siajn spertojn pri la municipa nivelo kaj kunlaboras en la sferoj kultura, sporta, turista kaj socia.