Dole
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dole-Ville (stacidomo). |
Dole | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||||
Departemento | Jura | ||||
Arondismento | Dole | ||||
Kantono | centro de du kantonoj (Dole-1 kaj -2) | ||||
Komunumaro | Grand Dole | ||||
| |||||
INSEE kodo | 39198 [+] | ||||
Poŝtkodo | 39100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 23 775 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 619 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 6′ N, 5° 29′ O (mapo)47.0922222222225.4897222222222Koordinatoj: 47° 6′ N, 5° 29′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 213 m [+] | ||||
Areo | 38,38 km² (3 838 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dole (Jura) [+] | |||||
Dole [dol], en esperanto Dolo, estas franca komunumo lokita en la departemento Jura kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. Ĝi havas proksimume 25 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas dolois [dolŭa'] (Dolanoj). Dolo estas la plej granda urbo de la departemento, kvankam ĝi ne estas la prefektejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Dolo, arta kaj historia urbo, situas ĉe la bordoj de la rivero Doubs kaj de la kanalo el la Rodano al la Rejno, meze de la vojo inter Dijon kaj Besançon. Dole estas aŭtovojonodo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Dole etendiĝas sur 38,38 kilometroj alt du kaj havis 23 775 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021, tiel ke la loka loĝdenso estas po 619,46 homoj kilometre alt du[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1423, la duko Filipo la 3-a fondis en Dolo universitaton por Burgonjo kaj Franĉ-Konteo.
En 1474, la duko Karlo la brava difinis la rolon de parlamento kiu kunsidis alternative en Bono kaj Dolo por juĝadoj en Burgonjo kaj Franĉ-konteo kaj iĝis sendependa de la parlamento de Parizo[2].
Fine de februaro 1477, kiam Marie la filino de la forpasinta Karlo la brava komprenis, ke la reĝo Ludoviko la 11-a perfidis ŝin, ŝi ribelis kaj poste la urbo Dolo estis sieĝita de La Trémoille (la sinjoro de Craon la franca guberniestro de Burgonjo) sed vane. En 1479 la franca armeo revenis denove kaj detruis la urbon.
En 1593 Dole denove iĝis espana.
En 1636, la princo Henri la 2a de Bourbon-Condé klopodis vane preni la urbon, kiu rezistis dum 80 tagoj. Finfine la urbo estis liberigita de la duko Karolo la 4-a.
...
En 1674, la reĝo Ludoviko la 14-a kun Vauban prenis la urbon definive.
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]Naskiĝis en Dole la jenaj famuloj
[redakti | redakti fonton]-
Jean de Vienne (1321-1396).
-
Jean Carondelet (1469-1544).
-
Jean-Baptiste Girard (1680-1733).
-
Claude-François Malet (1754-1812).
-
Gilbert Bachelu (1777-1849).
-
Simon Bernard (1779-1839).
-
Louis Pasteur (1822-1895).
-
Antoine Béthouart (1889-1982).
-
André Besson (1927-).
-
Philippe Erulin (1932-1979).
-
Hubert-Félix Thiéfaine (1948-).
Vivis en Dole
[redakti | redakti fonton]-
Jules Grévy (1807-1891).
-
Marcel Aymé (1902-1967).
-
Pierre Duc (1945-).
-
Élizabeth Herrgott (1947-).
-
Dominique Voynet (1958-).
Dolo estas la urbo, kie Marcel Aymé estis gimnaziano. La politikistino Dominique Voynet aktivis en tiu urbo kaj estis elektita de ĝi kiel deputitino de la 10-an de julio 2001 ĝis la 16-an de junio 2002.
Vivis en Dole la jenaj famuloj
[redakti | redakti fonton]- Camille Jourdy scenaristino de bildstrioj vivis en Dole ĝis 20-jaraĝa.
En rilato kun Dole
[redakti | redakti fonton]- Jean-Louis Thouard scenaristo-desegnisto de bildstrioj kreis bildstrion pri Dole : "Il était une fois Dole, de Jacques Duhamel à nos jours (1967-2017), eldonita en 2017.
- Jean-Denis Attiret, jezuito kaj kortega pentristo de la imperiestro de Ĥinujo
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La heredaĵo de Dolo konsistas el stratetoj, tipaj de la malnova kvartalo, kun domoj datiĝanta ekde la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj ĉirkaŭ la Kolegiejo Notre-Dame. Ekzistas multaj rimarkindaj ŝtuparoj, kaj bela kvartalo nomita Petite Venise ("Eta Veneco").
Administrado
[redakti | redakti fonton]Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
1944 | 1947 | François Mugnier-Pollet | divers gauche | instruisto
|
1947 | 1968 | Charles-Laurent Thouverey | Parti radical | senatano
|
1968 | 1976 | Jacques Duhamel | PDM | parlamentano, ministro
|
1976 | 1977 | Armand Truchot | UDR | kuracisto
|
1977 | 1983 | Jean-Pierre Santa Cruz | PS | kuracisto, parlamentano
|
1983 | 2008 | Gilbert Barbier | UDF UMP | kirurgo, parlamentano, senatano
|
2008 | 2014 | Jean-Claude Wambst | PS | juristo, instruisto
|
2014 | 2017 | Jean-Marie Sermier | UMPLR | parlamentano
|
2017 | 2020 | Jean-Baptiste Gagnoux | UMPLR | instruisto pri historio kaj geografio
|
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Northwich, 1959 en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Lahr (Nigra Arbaro), 1962 en Germanio
- Carlow (Irlando), 1982 en Irlando
- Sestri Levante, 1983 en Italio
- Kostroma, 1993 en Rusio
- Tábor, 1997 en Ĉeĥio
- Taza, 2007 en Maroko
- Olesa de Montserrat en Hispanio
Ĝemelprojekto estas antaŭsubskribita kun Chaohu en Ĉinio, la 20-an de majo 1999.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Jura-Esperanto partoprenis en la loka Socia Forumo printempe 2012 kaj 2014.
- Post interkonsento inter la kulturoteko "Albert Camus" en Dole kaj Jura-Esperanto kiuj rendevuis en Nacia Esperanto-Muzeo (Gray) aŭtune 2012,
- Mireille Grosjean prelegis en kulturoteko "Albert Camus" en Dole la 28-an de majo 2013.
Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de Communauté d'agglomération du Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj.
- Sekve dum junio 2013 en kulturoteko "Albert Camus" plenkreskuloj kunvenis ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de la 18a kaj 30 minutoj ĝis la 20-a horo
kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigas esperanton al infanoj.
- La 18-an de junio en kulturoteko "Albert Camus" Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio Petr Chrdle kaj Milada, lia kunulino.
- Alain Droyer prezentis esperantan muzikon la 25-an de junio.
Jura-Esperanto translokigis sian sidejon al la kulturoteko, kaj organizas kursojn de esperanto ekde oktobro 2013.
2014
[redakti | redakti fonton]- La 5-an de julio 2014, Jura-Esperanto organizis esperantan tagon kun riĉa programo: "la 200 000a artikolo ĉe Vikipedio", ekspozicio "Esperanto-2014" kun prezentado de originalaj dokumentoj el la Nacia Esperanto-Muzeo (Gray), kaj spektado de la filmo " Esperanto" de Jean-Dominique Gautier.
- la 11-an de oktobro 2014, Jura-Esperanto ricevis Stano Marĉek, ano de Akademio de Esperanto.
2015
[redakti | redakti fonton]- La 25-an de junio 2015, Jura-Esperanto iĝas registrita asocio sub la nomo Dole-Esperanto.
- De septembro kaj oktobro DOLE-ESPERANTO organizas kursojn en kulturoteko "Albert Camus" en Dole kaj l'Escale, centre social du Poiset 2, bd de la corniche.
2016
[redakti | redakti fonton]- La 29-an de aprilo 2016, Dole-Esperanto bonvenigis esperantistoj el Seatlo, Les kaj Arlyn Kerr. Tiuokaze estis la unua ĉiĉeronado en esperanto de la Pasteur-muzeo en Dole.
- La 22-an de oktobro 2016 okazis Esperanto-sabato en "Centre social Escale". Pli ol 30 uloj partoprenis el Dole, Diĵono, Bezansono, Valentigney, Belforto, Chalon-sur-Saône, Bourg-en-Bresse, Mesvres, Liono ktp. Dum tiu okazo Magali Lautrou kaj Olivier Buisson prezentis sian verkon : La Strigo de Diĵono, disponebla ĉe la turisma oficejo en Diĵono en 4 lingvoj (franca,angla,germana,esperanta), eldonita en 2016.
- De oktobro 2016 Dole-Esperanto estas en kontakto kun la esperantistoj de la ĝemelita urbo Sestri Levante.
2017
[redakti | redakti fonton]- La 14-an de januaro 2017, okazis Esperanto-sabato en "Centre social Escale".
- La 27-an de julio delegacio de Dole-Esperanto estis akceptita de Valentina Ghio, urbestrino de Sestri Levante, ĝemela urbo de Dole, pere de Grupo Esperanto-Tigulio (GET).
- La 7-an de oktobro 2017, okazis Esperanto-sabato en "Centre social Escale".
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La nombroj de la INSEE france
- ↑ Parlamento de Bono-Dolo Arkivigite je 2014-04-13 per la retarkivo Wayback Machine france
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Jura
- Listo de urboj de Francio
- Kulturoteko "Albert Camus" en Dole
- Dole-Ville (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (france)
- retejo de la loka Esperanto-grupo Arkivigite je 2023-07-05 per la retarkivo Wayback Machine (esperante kaj france)