Eŭdo la 1-a
Eŭdo la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de la Frankoj Grafo de Parizo | |||||
Eŭdo rekaptanta Parizon kaj rajdanta tra la sieĝantoj.
| |||||
Regado | 888 - 898 | ||||
Antaŭulo | Karlo la 3-a la Dika | ||||
Sekvanto | Karlo la 3-a la Simpla | ||||
Persona informo | |||||
Eudes | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 860 en Neŭstrio | ||||
Morto | 3-an de januaro 898 en La Fère | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Robertidoj vd | ||||
Patro | Roberto la Forta vd | ||||
Patrino | Adelajdo de Tours vd | ||||
Gefratoj | Conrad II, Duke of Transjurane Burgundy (en) kaj Roberto la 1-a vd | ||||
Edz(in)o | Théodrate of Troyes (en) vd | ||||
Infanoj | Raoul of Aquitaine (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eŭdo la 1-a (franclingve Eudes Ier), aŭ Odo (naskiĝis ĉirkaŭ 860 - mortis la 1-an de januaro 898 en La Fère, Aisne) estis grafo de Parizo, markizo de Neŭstrio kaj fariĝis sekve reĝo de la Frankoj ekde 888 ĝis 898.
Li estis la plejaĝa filo de Roberto la Forta. Kvankam lia antaŭulo, Karlo la Dika, estis ankoraŭ vivanta, Eŭdo fariĝis reĝo pro sia tre kuraĝa konduto dum la vikinga sieĝo de Parizo en 886. Karlo la Dika, kiu estis reĝo sed ankaŭ karolida imperiestro, nur malrapide sendis militistojn, kaj estis eksigita pro tio.
Eŭdo estis balotelektita kiel reĝo je la 29-a de februaro 888. Karlo la Simpla, la legitima heredinto de la krono, luktadis dum la tuta reĝado de Eŭdo por repreni sian tronon. Eŭdo finfine akceptis traktadi kun Karlo : li cedis al li la landon inter la Rejno kaj la Sejno, kaj konservis Parizon kun Okcidenta Frankio.
Antaŭ sia morto, Eŭdo devis agnoski Karlon la Simplan kiel sian oficialan posteulon. Li mortis en 898.