Saltu al enhavo

Eckardtsturm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
turo Eckardtsturm, okcidenta fasado
sendoturo kun la turo dekstre

Eckardtsturm estas tura belvedero en Koburgo starigite en la 1873-a jaro, sur la monteto Eckardtsberg (nivelo de 432 metroj super la mara nivelo kaj) kun propra alteco de 21 metroj. Kune kun la koburga citadelo, Kastelo Callenberg, Bismarck-turo ĝi formas turan rektangulon sur koburgaj altaĵoj. Ekzistas inter ĉiuj reciproka spektebleco.

Pri unua planofaro por gotikstila turo sur monto Eckardtsberg komisiis duko Ernesto la 1-a ĉirkaŭ 1810 la arĥitekton Peter Speeth. Inter 1839/40 skizis Carl Alexander Heideloff maŭzoleon por la duka familio. La planoj pri novgotika entombigkirko kun duobla turfasado tamen ne plu postsekviĝis por la morto de Ernesto la 1-a. Lia filo kaj posteulo Ernesto la 2-a ne lasis forgesi la ideojn pri iu konstruaĵo por la monto Eckardtsberg. Je ties mendo planis en 1852 kortega ĉefkonstruisto Carl Friedrich Wilhelm Streib artefaritan ruinon; sed tio ne plaĉis. En la 1.10.1872 fine la duko akiris de Paul Julius Reuter (ĉi homo nboeliĝis en septembro 1871) grundon de 0,0591 hektaroj por turokonstruo sur montpronsimila ero okcidenta.[1] Sekve estiĝis kontraŭ la sumo de 5544 guldenoj belvidejon laŭ planoj de Streib.[2] Meto de fundamenta ŝtono okazis en la 3.5.1873, finkonstruo en 15.10.1873. En 1917 ekposedis la tuton la citadelanoj. Malsupre de la turo troviĝis inter 1892 kaj 1979 la ekskursotaverno Ekckardtsklause (posta nomo Amerika-Klause)[3].

Inter 1955 kaj 1960 gastigis ĝi publikan observatorion (Volkssternwarte). Restaŭrado esti en 1980/81 kun kreo de novaj plafonoj kaj starigo de ŝtala helika ŝtuparo. Ekde 1993 estas radiotelefono-anteno de la amatora klubo Deutscher Amateur Radio Club (filio koburga). La interno tura ne plu viziteblas.

Arkitekturo

[redakti | redakti fonton]

Sur kvadrata horizontala projekciaĵo estiĝis en 1872 novgotika turo de 21 metroj kun grejsa brikmuraro. Pro siaj lum-embrazuroj ĝi similas al mezepoka ĉirkaŭfortikaĵturo. La avankorpa sokla etaĝo karakteriziĝas per bosoza muraĵo. Ĉe la vala flanko estas romp-arka enirejportalo kun la enskribo S D 1873. Supre de la enirejo estas orelsimila antaŭ-aĵo kun iam buntaj vitraloj. Plej supre troviĝas brustŝirmilo kun platformo belvedera.

Aliroj estas aŭ tra nordeosta aleo kaj okcidente per ŝtuparo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Peter Morsbach, Otto Titz: Stadt Coburg. Ensembles-Baudenkmäler-Archäologische Denkmäler. Denkmäler in Bayern. Volumo IV/48. Karl M. Lipp Verlag, München 2006, ISBN 3-87490-590-X, p. 65

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Harald Bachmann: "Der Eckardtsturm – ein neugotisches Bauwerk des 19. Jahrhunderts". Ĉe: Coburger Geschichtsblätter, 2–3/1997, p. 93–100
  2. Helmut Wolter: Raum - Zeit - Coburg Band 1: Coburger Architekten und Baumeister 1820–1920. Peter Morsbach Verlag, Regensburg 2011, ISBN 978-3-937527-38-3, p. 118
  3. historia bildkarto