Ecser
Aspekto
Ecser [eĉer], slovake Ečer estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Vecsés. Cser signifas Quercus cernis,muska aŭ turka aŭ harara kverko.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo:13 km²
- Loĝantaro:3250
- Poŝtkodo: 2233
- Telefonprefikso: 29
Situo
[redakti | redakti fonton]Ecser situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Nagykáta inter Budapeŝto kaj Maglód, aŭtoŝoseo M0 ĉirkaŭ Budapeŝto preteriras, fine apude troviĝas flughaveno de la ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko keltoj, sarmatoj, romianoj jam loĝadis. La unua mencio devenas el 1315. En la turka erao la komunumo senhomiĝis, poste slovakoj refondis ĝin.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵo estas romkatolika baroka Kirko Sankta Antonio (Ecser) de 1740. Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Ecser naskiĝis:
- filologo Béla Stoll
- kemiisto Sándor Újhelyi.
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans