Eono
eono | erao | periodo | p | d |
---|---|---|---|---|
fanerozoiko | kenozoiko | kvaternaro | 3 | 3 |
neogeno | 23 | 20 | ||
paleogeno | 66 | 43 | ||
mezozoiko | kretaceo | 145 | 79 | |
ĵurasio | 201 | 56 | ||
triaso | 252 | 51 | ||
paleozoiko | permio | 299 | 47 | |
karbonio | 359 | 60 | ||
devonio | 419 | 60 | ||
silurio | 443 | 24 | ||
ordovicio | 485 | 42 | ||
kambrio | 541 | 56 | ||
proterozoiko | 2500 | 1959 | ||
arĥaiko | 4000 | 1500 | ||
hadaiko | 4600 | 600 |
Eono estas tempoperiodo arbitre difinita de la homoj kaj traktata kiel la plej granda subdivido de la geologia temposkalo. Unu eono ne konsistas en ekzakta kvanto da tempo nek en konstanta mezurunuo, sed varias laŭ certaj konsideraĵoj aŭ skoloj. Ekzemple la Arkaika Eono estis difinita per kronometrio, dum la Fanerozoika per stratigrafio. Kaj la Arkaiko mem depende de la skolo enhavas de 1,2 miliardon al pli ol 2 miliardojn da jaroj, ĉar ne ĉiuj sciencistoj akceptas la unuan Hadaikan eonon, dum la Fanerozoiko enhavas ĉirkaŭ 550 milionojn da jaroj ĝis nun. Aliflanke oni konsideras, ke Proterozoiko daŭris de 2,5 miliardoj da jaroj ĝis 540 milionoj da jaroj. Oni jam proponis difini eonon kiel mezurunuon da tempo egalan al unu miliardo da jaroj, sed tiu ideo ne estis aprobita de la scienca komunumo.
La vorto "eono" devenas de la greka vorto aion.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (en) Internacia Stratigrafia Karto de la Internacia Komitato pri Stratigrafio
- (en) USA National Park Service Arkivigite je 2008-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- (en) Ŝtata Universitato de Vaŝingtono Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine
- (en) Interreta Geologia Tempmaŝino
- (en) Math Words - alfabeta indekso Arkivigite je 2010-07-24 per la retarkivo Wayback Machine