Saltu al enhavo

Evelyn Waugh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evelyn Waugh
Persona informo
Evelyn Waugh
Naskiĝo 28-an de oktobro 1903 (1903-10-28)
en West Hampstead
Morto 10-an de aprilo 1966 (1966-04-10) (62-jaraĝa)
en Combe Florey
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Church of St Peter & St Paul (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Londono vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Hertford
Heath Mount School (en) Traduki
Lernejo Sherborne
Lancing College (en) Traduki
Heatherley School of Fine Art (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Arthur Waugh Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Catherine Charlotte Raban (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Alec Waugh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Laura Herbert (1937–)
Evelyn Gardner (en) Traduki (1928–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Auberon Waugh (en) Traduki
 ( Laura Herbert)
Harriet Mary Waugh (en) Traduki
 ( Laura Herbert)
James Waugh (en) Traduki
 ( Laura Herbert)
Margaret Evelyn Waugh (en) Traduki
 ( Laura Herbert)
Maria Teresa Waugh (en) Traduki
 ( Laura Herbert)
Mary Waugh (en) Traduki
 ( Laura Herbert)
Septimus Waugh (en) Traduki
 ( Laura Herbert) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo milita ĵurnalisto
sciencfikcia verkisto
taglibristo
prozisto
scenaristo
verkisto
aŭtobiografo
romanisto
novelisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1924– vd
Verkado
Verkoj A Handful of Dust ❦
Brideshead Revisited vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Evelyn Arthur WAUGH (naskiĝinta la 28-an de oktobro 1903 en Londono, mortinta la 10-an de aprilo 1966 en Taunton) estis angla verkisto.

Vivo kaj verkado

[redakti | redakti fonton]

Waugh, filo de eldonisto frekventis la universitaton de Oksfordo kaj iĝis instruisto. Inter 1928-38 li publikigis kvin satirajn romanojn, en kiuj li prezentis kritike aspektojn de brita vivo influita de kolonialismo, speciala lernejsistemo kaj de inter la militoj tipa dekadenca kaj cinika vivointerpreto. La titoloj de la romanoj tiamaj jenas: Decline and Fall (1928), Vile Bodies (1930), Black Mischief (1932), A Handful of Dust (1934) kaj Scoop (1938). Kelkajn jarojn pli malfrue sekvis la romano Put Out More Flags (1942) kun intrigo antaŭ la fono de la Dua Mondmilito.

La postaj verkoj estiĝis sub la influo de lia konvertiĝo al katolikismo (li iĝis ano de la Romkatolika eklezio en 1930). Kvazaŭ lia plej bona romano konsideratas Brideshead Revisited (1945). Tie Waugh tre serioze raportis la destinon de la nobela familio Marchmain, kiu post multaj konfliktoj finfine retrovos la katolikan kredon. Surbaze de ĝi faritis ankaŭ televidserio, kiu dissenditis en 1981 en la Unuiĝinta Reĝolando. En la verko The Loved One (1948) Waugh satire kritikas la troigitajn funebrajn ceremoniojn en Usono.

La spertojn militajn Waugh uzis por la romana trilogio Sword of Honour al kiu apartenas la volumoj Men at Arms (1952), Officers and Gentlemen (1955) kaj Unconditional Surrender (1961): la milito iĝas tie lukto eterna inter la bono kaj la malbono, kulturo kaj barbarismo.

Havante brilan stilon li verkis krome vojaĝlibrojn kaj biografiojn. Sub la titolo A Little Learning (1964) kaŝas sin liaj rememoroj. Lia frato estas la verkisto Alec Waugh, kiu skribis romanojn, vojaĝlibrojn kaj rakontojn.

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Decline and Fall (romano, 1928)
  • Rossetti (biografio, 1928)
  • Vile Bodies (romano, 1930)
  • Black Mischief (romano, 1932)
  • A Handful of Dust (romano, 1934)
  • Edmund Campion (biografio, 1935)
  • Scoop (romano, 1938)
  • Brideshead Revisited (romano, 1945)
  • Scott-King's Modern Europe (romano, 1947)
  • The Loved One (romano, 1948)
  • Trilogio:
    • Men at Arms (romano, 1952)
    • Officers and Gentlemen (romano, 1955)
    • Unconditional Surrender (romano, 1965)
  • Ronald Knox (biografio, 1959)
  • A Little Learning (membiografio, 1964)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]