Ferdinando la 1-a, reĝo de Napolo, ankaŭ konata kiel "Ferrante de Aragono" aŭ "Ferrando Vecchio", (naskiĝis en Valencio, en la 2-a de junio1423 - mortis en Napolo, en la 28-a de januaro1494) estis reĝo de Napolo inter 1458 kaj 1494.
Li estis filo de Gueraldona Carlino kaj Alfonso la 5-a, reĝo de Napolo inter 1458 kaj 1494. Li enoficiĝis kiel regnestro de Napolo kaj Jerusalemo, sukcedinte sian patron, en 1458, kiam li estis 35-jara, sed la papo Kaliksto la 3-a (1378-1458) deklaris estingiĝinta la aragonan linion kaj la regnon feudo de la papaj ŝtatoj. Kaliksto mortis antaŭ ol konkretigi sian pledon kaj la nova papo Pio la 2-a agnoskis la titolojn de Ferdinando.
Ferdinando suferis seriozan malvenkon de la anĵua dinastio kaj la ribeluloj en la Batalo de Sarno, en la 7-a de junio1460, sed, kun la helpo de Aleksandro Sforza kaj Skanderbeg (1405-1468), la albana komandanto, kiu venis helpe de la princo, kies patro estis helpinta lin, kaj Ferdinando venkis sur siajn malamikojn, kaj ĉirkaŭ 1464 li restarigis sian aŭtoritatecon en la regno.