Fernando Tejero
Fernando Tejero | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Fernando Tejero Muñoz-Torrero | ||||
Naskiĝo | 24-an de februaro 1967 (57-jaraĝa) en Kordovo | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Loĝloko | Kordovo vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1999– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fernando TEJERO Muñoz-Torrero (Kordovo; 24a de februaro 1967) estas hispana aktoro, kiu atingis grandan popularecon pro sia partopreno en la televida serio Aquí no hay quien viva.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Li studis teatron en la lernejo de Cristina Rota, kie li kontaktis kun Alberto San Juan kaj la teatra kompanio Animalario, inter kies membroj estis Ernesto Alterio, Andrés Lima kaj Guillermo Toledo. David Serrano, ankaŭ proksima al tiu grupo, havigis al Fernando Tejero oportunon en la filmo Días de fútbol (2003), per kiu li ricevis la Goya-premion al plej bona novula aktoro. Samjare li estis elektita por la televida serio Aquí no hay quien viva.[1] Tio rezultis en granda populareco, kaj tial Fernando Tejero povis atingi rolojn pli protagonistajn en filmoj kiel El penalti más largo del mundo (Roberto Santiago, 2005).
Li ludis rolon de blindulo en la filmo Va a ser que nadie es perfecto (Joaquín Oristrell, 2005), en kiu li aktoris kun Santi Millán kaj José Luis García Pérez. En 2009 li kun laboris kun la aktorino Malena Alterio por kvara fojo (post du filmoj kaj la serio Aquí no hay quien viva) en la filmo Al final del camino. Ili ree kunlaboris en 2011 en Cinco metros cuadrados de Max Lemcke, kiu ricevis kvin premiojn en la Festivalo de Malago. La 1an de junio 2012 premieris En fuera de juego, kiu estis ege malsukcesa.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]Filmoj | ||||
---|---|---|---|---|
Jaro | Titolo | Rolo | ||
1998 | Leones | Junulino | ||
1999 | Sobreviviré | Junulo 4a | ||
2001 | Los lunes al sol | Lázaro | ||
2003 | Torremolinos 73 | Juan Luis | ||
Días de fútbol | Sefarín | |||
2004 | Cachorro | Macarrilla | ||
Crimen ferpecto | Alonso | |||
2005 | El penalti más largo del mundo | Fernando Díaz | ||
Volando voy | Juan | |||
2006 | Va a ser que nadie es perfecto | Carlos Díaz | ||
2007 | Días de cine | Fino | ||
El club de los suicidas | Antonio | |||
2008 | Gente de mala calidad | Andrés | ||
8 citas | Antonio | |||
Fuera de carta | Ramiro | |||
2009 | Al final del camino | Nacho | ||
2011 | Cinco metros cuadrados | Álex | ||
El sueño de Iván | Toribio | |||
La chispa de la vida | Juan Gutiérrez "Johnny" | |||
2012 | Desechos | Soto | ||
En fuera de juego | Javi | |||
2020 | Explota Explota | Chimo | ||
2022 | Modelo 77 | El Marbella[2] | ||
2023 | Últimas Voluntades | Coque |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Martín, Javier P. (11a de decembro 2021). «“Salieron buenos capítulos, pero el equipo reventó”: historia oral, completa y definitiva de ‘Aquí no hay quien viva’». El País. Konsultita la 12an de marto 2023.
- ↑ El Debate: Fernando Tejero encaja mal una crítica por su papel en 'Modelo 77': «Eres una amargada, psicópata» - oktobro 2022
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kategorio Fernando Tejero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Fernando Tejero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Fernando Tejero en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fernando Tejero en la hispana Vikipedio.