Fulminata acido
Fulminata acido | |||||
Plata kemia strukturo de la Fulminata acido | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Fulminata acido | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 506-85-4 | ||||
ChemSpider kodo | 454715 | ||||
PubChem-kodo | 511293 | ||||
Merck Index | 15,5967 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | cindrokolora kristala likvaĵo | ||||
Molmaso | 43.025 g·mol−1 | ||||
Fandpunkto | -37.3 °C[1] | ||||
Bolpunkto | 40 °C | ||||
Acideco (pKa) | 3.70 | ||||
Solvebleco | Akvo:3.21 g/L | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 91 mg/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | R22 R52 R53 | ||||
Sekureco | S24 S25 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H200, H301, H311, H331, H373 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P301+310, P302+352, P304+340, P311, P312, P314, P321, P330, P361, P363, P372, P373, P380, P391, P401, P403+233, P405, P501 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fulminata acido[2] estas volatila eksplodema likvaĵo, havante odoron je prusiata acido kaj neniam estigita en pureco-stato. La kemia strukturo de la fulminata acido kaj ĝiaj saloj antaŭlonge estas demando pri polemiko inter la scienculoj, kvankam ĝenerala konsento ĉiam favoris la koncepton ke la acido estas karbonil-oksimo de la karbona unuoksido. La plej konataj fulminatoj estas tiuj de hidrargo kaj arĝento.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fulminatoj estis unue preparitaj en 1798 far itala kemiisto Luigi Valentino Brugnatelli (1761-1818) kiu dissolvis arĝenton en nitratan acidon kaj aldonis etanolon al la solvaĵo. La rezulto estis blanka kaj tre eksplodema pulvoro. Sendependo-maniere Edward Charles Howard (1774-1816) malkovris la arĝentan fulminaton en 1800 kaj Justus von Liebig (1803-1873) esploris la saman substancon en 1824. Sed la libera acido nur estis izolita en 1966.
La produktado de fulminatoj ekde la etanolo, acetaldehido aŭ similaj du-karbonaj kombinaĵoj donis la ideon ke la fulminata acido kaj ĝiaj derivaĵoj ankaŭ enhavis du-karbonaj atomoj en la molekulo, tamen, ĉi-hipotezo estis tute kontestita de John Ulrich Nef (1862-1915) kiu preparis fulminatojn ekde organikaj komponaĵoj enhavantaj nur unu karbonatomon. Ekzemple: li sintezis hidrargan fulminaton per interago de hidrarga klorido kaj natria nitro-metano.
La determinado de ĝia kemia strukturo prezentis neordinaran malfacilaĵojn kiuj elmontras la naivecon de la pioniraj kemiistoj dum sinsekvaj generacioj. Ilia klopodo generis serion da proponitaj kaj preterlasitaj formulaĵoj kiuj finfine estis konkludataj ĉirkaŭ 1960, dank'al la priskribo de ĝia strukturo far la usona kemiisto Roland Scholl (1865-1945), per agnosko de la fulminata acido kiel la mezomera strukturo ĝia definitiva identigo kiel la unua komponaĵo de la grava klaso de la nitrilo-oksidoj.
Taŭtomeraj formulaĵoj de la fulminata acido | ||||||||
|
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]- Fulminata acido estas preparata per interagado de la nitrata acido sur etanolo en ĉeesto de hidrogeno:
H2 + 2 HNO3 + C2H5OH → H-O-C≡N + 4 H2O + O2 |
Sintezo 2
[redakti | redakti fonton]Fulminata acido same prepariĝas per agado de klorida acido sur kalia nitrato en ĉeesto de etanolo:
2 HCl + 2 KNO3 + C2H5OH → 2 H-O-C≡N + 2 KCl + H2O + O2 |
Sintezo 3
[redakti | redakti fonton]Sed, la vojo plej simpla por sintezo de fulminata acido estas la reakcio inter karbona unuoksido, nitrogeno k hidrogeno:
CO2 + N2 + H2 → 2 H-O-C≡N |
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- American Journal of Science
- The Nitrile Oxides: Versatile Tools of Theoretical and Preparative Chemistry, Christoph Grundmann, P. Grünanger
- A Dictionary of Chemistry and the Allied Branches of Other Sciences
- Primary Explosives, Robert Matyáš, Jiří Pachman
- Elements of Chemistry,: Including the Applications of the Science in the Arts, Thomas Graham
- Monocarbonyl Derivatives of Aliphatic Hydrocarbons, Their Analogues and ..., S. Coffey
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Justus von Liebig (1803-1873)
- Friedrich Wöhler (1800-1882)
- Edward Charles Howard (1774-1816)
- Roland Scholl (1865-1945)
- Luigi Valentino Brugnatelli (1761-1818)
- Arĝenta fulminato
- Hidrarga fulminato
- Cianata acido
- Izocianata acido