Saltu al enhavo

Fundão (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fundão (stacidomo).
Fundão
municipo de Portugalio
urbo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 213  (2011) [+]
Loĝdenso 42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 8′ N, 7° 30′ U (mapo)40.133333333333-7.5Koordinatoj: 40° 8′ N, 7° 30′ U (mapo) [+]
Alto 497 m [+]
Areo 700,2 km² (70 020 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Fundão (Portugalio)
Fundão (Portugalio)
DEC
Situo de Fundão

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fundão [+]
vdr

Fundão estas portugala urbo de la Centra regiono, provínco Beira Baixa, subregiono Beiras e Serra da Estrela kaj de la distrikto Castelo Branco kun ĉirkaŭ 8 750 loĝantoj.

La urbo Fundão estas sidejo de la municipo Fundão, kun 700,20 km² de areo kaj 26 503 loĝantoj (2021), subdividita en 23 freguesias. La municipa teritorio limas norde kun la municipoj Covilhã, Belmonte kaj Sabugal, oriente kun Penamacor kaj Idanha-a-Nova, sude kun Castelo Branco, sudokcidente kun Oleiros kaj okcidente kun Pampilhosa da Serra.

Estas restaĵoj el prahistorio, nome setlejo en freguesia Telhado. En la Ferepoko, el ĉirkaŭ 1 000 a.n.e. ĝis ĝia detruo fare de la romianoj, estis sur la pinto de la Monto de São Brás (en Serra da Gardunha) kastrumo de luzitanoj. Tiu estis anstataŭita per vilao aŭ kerno de agrikulturaj konstruaĵoj en tempo de la Romia Imperio (ĉe Rua dos Quintãs).

Oni supozas, ke la vilao estis anstataŭita per senjora domego fortikita en la Frua Mezepoko.

Preĝejo de Fundão.

La loknomo Fundão estis por la unua fojo referencita en dokumento de 1307, kaj poste en 1314 kaj en 1320 reference al 32 domoj.

La historio de Fundão kiel grava urbo rilatis dekomence al novkristanoj, same kiel ĉe la najbaraj municipoj Belmonte kaj Covilhã. Post la forpelo de la judoj el Hispanio en 1492 fare de la Katolikaj Gereĝoj, Fernando kaj Isabel, granda nombro de rifuĝintoj setliĝis en la regiono Cova da Beira, kie jam estis gravaj minoritatoj de judoj. Tiuj enmigrantoj fondis kvartalojn el kiuj la plej grava estis ĉe Rua da Cale (Rua do Encontro aŭ de la Sinagogo) kiu ebligis ke Fundão iĝis vera urbo, en kiu la influo de judaj komercistoj kaj metiartistoj transformis la urbon en grava centro por komerco kaj industrio.

La establado de la Inkvizicio unuigis la ideologion, sed ankaŭ okazigis elmigradon kaj ekonomian malaltigon.

"Inter gravuloj el Fundão registriĝis António Fernández Carvajal (ĉirkaŭ 1590– 1659), granda entreprenisto kiu, persekutita de la Inkvizicio, instaliĝis en Anglio kie li kreis grandan entreeprenon de transmara komerca navigado".[1][2][3]

En 1580 la gravuloj de la urbo apogis la Prioro de Crato Don António, kontraŭ la intencoj de la Reĝo de Hispanio Filipo la 2-a (Filipo la 1-a de Portugalio). Tiujare ili mem donis al Fundão statuton de Vila.

La municipon fondiĝis en 1747 pro ordono de Johano la 5-a, disigante ĝin disde Covilhã.

Iama lanfabriko, nun urbodomo de Fundão.

En la epoko de Klerismo, nome en la fino de la 18-a jarcento, la tiam ĉefministro de la regno, nome Markizo de Pombal, post jure egaligi la novkristanojn kun la malnovaj kristanoj, klopodis restarigi la ekonomian gravon de la urbo fondinta lanfabrikon Real Fábrica de Lanifícios, kie nun estas la urbodomo. En tiu epoko oni ree eksportis gandkvante la lanteksaĵojn de Fundão.

En la 19-a jarcento Fundão estis rabita dum la Invadoj fare de francoj, kaj ree suferis dum la enlanda milito inter Liberaloj pro-Petro la 4-a de Portugalio kaj la Migelistoj pro-Miguel.

La 19an de Aprilo 1988, Fundão plialtiĝis al kategorio de urbo (cidade).

Submunicipoj

[redakti | redakti fonton]

Fundão havas jenajn 23 freguesías:

  • Alcaide
  • Alcaria
  • Alcongosta
  • Alpedrinha
  • Barroca
  • Bogas de Cima
  • Capinha
  • Castelejo
  • Castelo Novo
  • Enxames
  • Fatela
  • Fundão (Fundão, Valverde, Donas, Aldeia de Joanes e Aldeia Nova do Cabo)
  • Janeiro de Cima e Bogas de Baixo
  • Lavacolhos
  • Orca
  • Pêro Viseu
  • Póvoa de Atalaia e Atalaia do Campo
  • Silvares
  • Soalheira
  • Souto da Casa
  • Telhado
  • Três Povos
  • Vale de Prazeres e Mata da Rainha

La urbo estas grava centro por komerco, servoj kaj industrio. La municipo enhavas parton de la plej fekundaj teroj de la regiono, nome la granda valo de Cova da Beira, tra kiu fluas la rivero Zêzere kaj ĝiaj nombraj alfluantoj. Oni faras grandan produktadon de ĉerizo, persikoj, oleo kaj vino. En la município de Fundão ekzistas ĉirkaŭ 300 produktantoj de ĉerizo kiuj dungas per rekta dungado, dum la ĉerizrikoltado, al preskaŭ du mil personoj. Ĉerizo de Fundão kaj derivitaj produktoj rezultas en pli ol 20 milionoj da eŭroj jare en la loka ekonomio.[4]

Estas minoj de volframo, en Panasqueira (apartenantaj al la municipo Covilhã), sed kies laboristoj dum jardekoj estis grandparte devenaj de freguesias de la sudokcidento de la municipo Fundão, ĉefe de Silvares, en kies freguesia estis la lavejo de la mineralo, precize en la apuda domaro Rio, kontribuinte tiel multe al la ekonomio kaj disvolvigo de la zono.

La norda elirejo al Covilhã laŭlonge de la ŝoseo EN18, estas la Industria Zono de Fundão, kie disvolviĝis industrioj kaj komercejoj, ĉefe pri transformado de ligno, granito, vitro kaj naĝejoj, kaj speciale pri industrio de juveloj. En tiu zono estas ankaŭ hoteloj, restoracioj kaj naĝejoj por turismaj celoj. Krome estas Industriaj Zonoj ankaŭ en Gardunha Sul, en la freguesia Soalheira, kiu produktas fromaĝon, kaj en Silvares, ankoraŭ atendante instaladon de entreprenoj.

Tiukadre la municipo preskaŭ atingis 50 000 loĝantojn en la 1960-aj jaroj, sed poste okazis elmigrado kaj la loĝantaro preskaŭ duoniĝis.

Pilorio de Alpedrinha.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Pilorioj de Alpedrinha, de Atalaia do Campo, de Castelo Novo kaj de Fundão
  • Kastelo de Castelo Novo
  • Preĝejo de Misericórdia de Fundão
  • Historia domaro de Castelo Novo
  • Palaco de Picadeiro en Alpedrinha
  • Municipa Biblioteko Eugénio de Andrade
  • Centro Aktiviga de Aldeias do Xisto (Domarioj el Ardezo)
  • Rivera strando de Janeiro de Cima
  • Arkeologia Muzeo de Fundão
  • Centro de Interpretado Moagem do Centeio (sekalmuelejo)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]