Gabriel Attal
Gabriel Attal | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gabriel Attal | |||||
Naskiĝo | 16-an de marto 1989 (35-jaraĝa) en Clamart | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato Panteono-Assas (2008–2010) Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo (2007–2013) Lernejo Alzaca vd | ||||
Partio | Renaissance (2016–) Socialista Partio (2006–2016) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Yves Attal vd | ||||
Patrino | Marie de Couriss (en) vd | ||||
Amkunulo | Stéphane Séjourné (en) (2017–2022) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto cadres de la fonction publique (en) vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
ĉefministro de Francio | |||||
Dum | jan.–sep. 2024 | ||||
Antaŭulo | Élisabeth Borne | ||||
Sekvanto | Michel Barnier | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gabriel ATTAL estas franca politikisto naskiĝinta la 16-an de marto 1989 en Clamart (Hauts-de-Seine). Li estis la ĉefministro de Francio de 9-a de januaro 2024 ĝis 4-a de septembro 2024.
Membro de la socialista partio (PS) de 2006 ĝis 2016, li eniris la kabineton de la ministrino pri sano Marisol Touraine de 2012 ĝis 2017, kaj samtempe estis municipa konsilanto de Vanves ekde 2014.
En 2016, li aniĝis al la partio fondita de Emmanuel Macron kaj nomita En marche, de kiu li fariĝis proparolanto en 2018 kaj membro de la ekzekutiva oficejo ekde 2021.
Attal estas elektita kiel deputito okaze de la parlamenta baloto de 2017 en la 10-a distrikto de la departemento Hauts-de-Seine. En la Nacia Asembleo, li estis komisionano pri kulturaj kaj edukadaj aferoj. Li cetere estis la raportisto de leĝoprojekto rilate al la orientiĝo kaj sukceso de studentoj (france orientation et réussite des étudiants aŭ ORE).
En 2018, tiam 29-jara, li fariĝis ŝtatsekretario ĉe la ministro pri nacia edukado kaj junaĝo en la dua registaro de Édouard Philippe, tiel fariĝante la plej juna membro de registaro en la historio de la Kvina Respubliko. En tiu posteno li ĉefe zorgis pri la kreado de universala nacia servo (SNU). Li sekve estis la proparolanto de la registaro de Jean Castex inter 2020 kaj 2022.
Post la reelektado de Emmanuel Macron en 2022, li unue estis delegita ministro pri publikaj kontoj ne en la registaro de Élisabeth Borne. Reelektita kiel deputito okaze de la francaj deputitaj balotoj de 2022, li preferis resti en la registaro. En julio 2023, li estas nomumita kiel ministro pri nacia Edukado.
La 9-an de januaro 2024, sekve al la eksiĝo de Elisabeth Borne, Gabriel Attal estis nomumita kiel la nova ĉefministro de prezidanto Emmanuel Macron. Tiam 34-jara, li fariĝis la plej juna ĉefministro de Francio.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|
- Naskiĝintoj en 1989
- Vivantaj homoj
- Viroj
- Naskiĝintoj la 16-an de marto
- GLAT-politikistoj
- Ĉefministroj de Francio
- Ĉefministroj de la kvina Franca Respubliko
- Francaj ministroj pri nacia edukado
- Francaj ministroj pri buĝeto
- Francaj ministroj pri junularo
- Subministroj de Francio
- Proparolantoj de la franca registaro
- Studentoj de Universitato Panthéon-Assas (Parizo)
- Lernintoj de IEP (Parizo)
- Deputitoj de Hauts-de-Seine
- Deputitoj de la 15-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Ligoj al bibliotekoj