Gerardo Martino
Aspekto
Gerardo Martino | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gerardo Daniel Martino |
Aliaj nomoj | Tata |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1962 (61-jaraĝa) en Valparaiso |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino |
Okupo | |
Okupo | eksa futbala trejnisto |
Gerardo Martino - aŭ je plena nomo Gerardo Daniel Martino, naskiĝis la 20-an de novembro 1962 en Valparaiso, do nun 61-jara - estas argentina eksa profesia futbalisto kaj futbala trejnisto. La junuara klubo, ĝis 1979, estis la teamoj de Club Atlético Newell's Old Boys, kie li ankaŭ restis la unuan jardekon de plenkreskula futbala profesieco, kiun sekvis tri aliaj kluboj, intertempe longaj intervaloj en la hejma klubo, kaj lasta aktiva futbala jaro en 1996 en la Futbala Klubo de Barcelono en Katalunio, Hispanio. Tien li 17 jarojn pli poste revenis kaj de julio 2013 ĝis majo 2014 estis la ĉeftrejnisto de la unua vira teamo de la renoma klubo en Barcelono.