Gero
Aspekto
En la hebrea Biblio, la gero[1] (hebree גֵּרָה, gērāh) estas antikva mezurunuo de maso kaj valuto.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La gero estis kaj valuto kaj mezurunuo de maso aŭ pezo. Kiel mezurunuo de maso, laŭ Oxford Biblical Studies Online[2], unu gero estas proksimume 570 miligramoj.
En ambaŭ sencoj, (mone kaj mase)
Laŭ la komentario de Salomon ben Isaak (Raŝi),[3] la gero estas la sama kiel la aramea maʿah (aramee 𐡌𐡏𐡄, hebree מעה).
Uzo en la Biblio
[redakti | redakti fonton]En la libroj de Eliro kaj Nombroj en la Torao, Dio ordonas ke la Izraelidoj devas pagi monon po 10 geroj por ĉiu plenkreskulo:
|
|
Laŭ la ĉi-supraj versikloj, unu gero egalas dudekonon de siklo.
La Libro de Jeĥezkelo ankaŭ mencias la mezurunuon:
|
Laŭ la ĉi-supra versiklo, unu mino egalas 20×(20+25+5)=1000 gerojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ger/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
- ↑ Weights and Measures (angle).
- ↑ Yechezkel - Ezekiel - Chapter 45 (angle). The Complete Jewish Bible with Rashi Commentary. Chabad-Lubavitch Media Center.