Gutierre-Muñoz
Gutierre-Muñoz | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05296 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 61 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 59′ N, 4° 38′ U (mapo)40.983333333333-4.6386111111111Koordinatoj: 40° 59′ N, 4° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 872 m [+] | ||
Areo | 11 km² (1 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gutierre-Muñoz [+] | |||
Gutierre-Muñoz [guTJEre-muNJOZ] estas municipo en la nordoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. La nomo Gutierre-Muñoz estas aludo al loĝanto(j).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 22,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 71 loĝantojn. Ĝi perdis 350 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 40 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Orbita, Arévalo, Martín Muñoz de las Posadas (provinco Segovio), Tiñosillos, Pajares de Adaja kaj Adanero.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis fondita ĉe reĝa brutobreda vojo el Madrido ĝis Valadolido. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Tie mortis 58-jaraĝa pro malsano Alfonso la 8-a de Kastilio "tiu de Las Navas", la 5an de Oktobro 1214, kiam li estis survoje al Plasencia por intervjuo kun sia bofilo Alfonso la 2-a de Portugalio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).