Habkern
Habkern | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Interlaken-Oberhasli |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Interlaken |
Geografia situo | CH1903: 634488 / 178311 (mapo)46.755097.89003Koordinatoj: 46° 45′ N, 7° 53′ O; CH1903: 634488 / 178311 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 623 |
Areo | 51,1 km² |
Alteco | 1055 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3804 |
Komunumkodo | 0579 |
Habkern estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 623 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Habkern situas en Berna Oberlando en la valo de la rivero Lommisbach sude de la monto Harder. La komunumo konsistas el la tri partoj Bolseiten, Mittelbäuert (la komunuma centro), Schwendi kaj Bort kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Habkern limas en nordo al Schangnau, en nordnordoriento al Flühli (LU), en nordoriento al Oberried ĉe Lago de Brienz, en oriento al Niederried ĉe Lago de Brienz, en sudoriento al Ringgenberg, en sudo al Unterseen, en sudokcidento al Beatenberg, kaj en nordokcidento al Eriz.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Habkern situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo apartenas per unu sola veturabla vojo ek de Unterseen. Piedpado kondukas tra Grünenberg-Pasejo al la valo Entlebuch en Kantono Lucerno. Per poŝtaŭtolinio tra Unterseen al Interlaken la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Habkern datiĝas el la jaro 1275 kiel Habcherron. En la jaro 1275 la imperiestro Rudolfo la 1-a koncedis la teritorion de Habkern interŝanĝe al la Baronoj de Eschenbach. Post la murdo de reĝo Albrecht la 1-a Habkern refalis al la imperio kaj mallonge poste fariĝis havaĵo de la Monhaxejo Interlaken. Per la novkonstruo de la preĝejo en la jaro 1666 Habkern fariĝis propra paroĥo. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento multaj homoj pro malriĉeco formigris el Habkern al Usono. [1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Habkern
- Habkern en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Habkern – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Bolseiten, komunumo Habkern
-
Mittelbäuert, komunumo Habkern
-
Ĉaledo en Habkern
-
Traubach
|