Harald la 1-a (Norvegio)
Harald Belhara (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 850, mortis ĉirkaŭ la jaro 932) estis memorata de mezepokaj historiistoj kiel la unua reĝo de Norvegio, kaj sekve ricevis la numerigon Harald la 1-a de Norvegio. Laŭ tradiciaj tekstoj kiuj cirkulis en Norvegio kaj Islando en la dekdua kaj dektria jarcentoj, li reĝis de ĉirkaŭ 872 ĝis 930. La plejparto de lia vivo restas malcerta, ĉar la plejparto de sagaoj pri li, kiuj estas la solaj dokumentaj fontoj pri lia vivo, kreiĝis nur du ĝis tri jarcentojn post lia morto. Malmultaj restaĵoj de iuj liaepokaj laŭdaj poemoj de skaldoj ŝajnas rilati al venkoj de Harald kontraŭ oponantoj en Norvegio. El liaj oponantoj en Norvegio, kiuj nomis lian regadon perforta, estis norvegaj nobeloj, bienistoj kaj vikingoj. Granda parto el ili ne volis humiliĝi kaj por konservi sian liberecon ili fuĝis al la tiam nove trovita insulo Islando nordokcidente en la Atlantika Oceano. Tial, laŭ la legendo, Harald Belhara nerekte kaŭzis la konstantan homan loĝiĝon de Islando.
Pluraj tradiciaj fontoj rakontas pri la multaj gefiloj kiujn Harald Belhara laŭdire patris. Tiuj fontoj tamen ofte estas historie malfidindaj kaj eble faritaj por "pruvi" ke iuj postaj potenculoj norvegiaj estis dinastie devenantaj de la fama unua reĝo de Norvegio.