Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj
Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 37° 25′ 17″ N, 55° 43′ 27″ O (mapo)37.42147194444455.724278055556Koordinatoj: 37° 25′ 17″ N, 55° 43′ 27″ O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 55 100 km² (5 510 000 ha) [+] | |||
Areo | 55 100 km² (5 510 000 ha) [+] | |||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||||
Tipo de heredaĵo | natura | |||
Jaro | 2019 (43) | |||
Numero | 1584 | |||
Regiono | Azio kaj Pacifiko | |||
Kriterioj | ix | |||
|
||||
Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Caspian Hyrcanian mixed forests [+] | ||||
La hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono, kaj parto de la tutmondaj 200-regiono "kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj" laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. Ĝi troviĝas je la suda marbordo de la Kaspio, en la sudoriento de Azerbajĝano kaj la nordo de Irano.
La organizaĵo Naturprotekto Internacie situigis la ekoregionon en la kaŭkazan biodiverseco-riĉaĵejon.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono okupas 55 100 kvadratajn kilometrojn. En Irano, tiu ĉi ekoregiono ampleksas la marbordon laŭlonge de la Kaspio kaj la nordajn deklivon de Elborz-Montaro. Ĝi kovras partojn de kvin provincoj de Irano de oriento al okcidento, inkluzive de norda Ĥorasano kaj Golestano (ĉiuj sudaj kaj sudokcidentaj areoj de la orientaj regionoj de la Gorga-ebenaĵo). La totala arbara produktaĵo el tiuj arbaroj estas taksita je 269 022 m3 por arbara surfaco de 421 373 hektaroj.
La klimato de la ekoregiono estas humide subtropika, oceana en pli altaj kaj pli nordaj lokalizoj, kaj humide kontinenta en la montaro, kun plejmulto de la precipitaĵo okazinte aŭtune, vintre kaj printempe. La Montaro Elborz estas la plej alta montaro en Mezoriento kiu kaptas la humidecon de Kaspio. Jara precipitaĵo varias de 900 mm en la nordo ĝis 1 600 mm en la sudo. Tial tiu ĉi ekoregiono estas pli abunda ol la limtuŝantaj dezertaj, duondezertaj kaj stepaj ekoregionoj.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La natura arbara vegetaĵaro estas mezvarma decidua foliarbaro. 32,7 procentojn de la volumeno de Hirkaniaj arbaroj konstituas la orienta fago (Fagus orientalis). La precipa trajto de la ekoregiono estas la manko de pinaloj; nur relikvoj de koniferaj specioj ĉeestas, kaj inkluzivas la eŭropan taksuson (Taxus baccata), juniperojn (Juniperus spp.), la mediteranean cipreson (Cupressus sempervirens var. horizontalis) kaj la platikladon (Platycladus orientalis).
Aliaj indiĝenaj arbospecioj inkluzivas la kaspian glediĉion (Gleditsia caspica), la veluran aceron (Acer velutinum), la kapadokian aceron (Acer cappadocicum), la ordinaran fraksenon (Fraxinus excelsior), la malglatan ulmon (Ulmus glabra), la ĉerizujon (Prunus avium), la adstringan sorbuson (Sorbus torminalis) kaj Tilia dasystyla.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]La regiono konstituas ripozejon inter Afriko kaj Rusujo por la birdomigrado. El la birdoj kiuj reproduktiĝas en la ekoregiono oni renkontas malgrandan otidon (Tetrax tetrax), migran falkon (Falco peregrinus) kaj ralardeon (Ardeola ralloides).
Endemiismoj
[redakti | redakti fonton]Temas pri relikvaj arbaroj el la Terciaro. Pro tio ĉeestas multe da endemiaj plantospecioj.
Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono estas krize endanĝerigita. La precipa minaco estas senarbarigo kaj habitatodetruo kaŭze de agrikulturo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono PA0407 : Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj (WWF)
- angle Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 78 : Kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj (WWF)
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj (DMEER)
- angle Kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo.