Horora fikcio
Aspekto
Horora fikcio (latine "horror" = timo), terurfikcio, aŭ fojfoje simple hororo, estas ĝenro de fikcio, kiu celas kaŭzi timigan, maltrankviligan aŭ nervozigan etoson. Oni ofte distingas la subĝenrojn "supernatura hororo", kiu uzas supernaturajn elementojn kaj estas do tipo de spekulativa fikcio, kaj "psikologia hororo", kiu ĉefe uzas malstabilajn mensajn kaj emociajn statojn de siaj roluloj por maltrankviligi sian publikon.