Humoresko
Humoreske estas en la literaturo ĝenronomo de humura rakonto aŭ novelo kaj en la muziko nomo por mallonga, serena, gaja aŭ komika instrumenta muzikaĵo.
La humoresko en la literaturo
[redakti | redakti fonton]La nocio humoresko ekestis en la 1-a jardeko de la 19-a jarcento kaj estis formita analoge al la nocioj grotesko, burlesko kaj arabesko. Humoresko komence estis mallonga, serena, naiva, aminda, pardonema kaj humura historio, kiu ofte ekprenis okazintaĵojn el la burĝa kaj establita ĉiutago kaj pro tio rolas en burĝaj cirkonstancoj. ekde la 1820-aj jaroj ankaŭ humuraj kaj pli kaj pli satiraj romanoj (humoreskaj romanoj) estas nomataj humoreskoj.
Klasikaj reprezentantoj de la humoreska romano estas Jean Paul, Adolf Stern, Henry Fielding kaj Charles Dickens.
La humoresko en la muziko
[redakti | redakti fonton]Robert Schumann enkondukis en 1839 la nocion el la literaturo unuafoje per sia pianokomponaĵo op. 20 en la muzikon (ĉi tiun li dediĉis al Julie von Webenau). Similaj praformoj de humoresko estas skerco kaj burlesko. Schumann enkondukis la titolon, por permesi al si sub la signifo de la humura (germane: humorig) kompoziciajn liberecojn kaj por ne plu vidi sian verkon ligita al tradiciitaj formreguloj. Humoresko estas en la romantisma muziko plejofte pianomuziko. Pluaj ĉefaj ecoj de humoresko estas krom mallongeco kaj serena karaktero de la komponaĵo profundpenso kontrastriĉaĵo.
La nocion transprenis aliaj komponistoj, ekz.:
- Antonín Dvořák, Humoreske Op. 101 Nr. 7
- Edvard Grieg, Humoresker, Opus 6
- Engelbert Humperdinck, Humoresko E-maĵora por orkestro
- Georg Schumann, k. a. Humoresko en variacia formo, Gestern Abend war Vetter Michel da op. 74 (orkestrohumoresko)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]La humoresko en la literaturo
- R. Grimm: Begriff und Gattung Humoreske. Jahrbuch der Jean Paul Gesellschaft. 1968, ISSN 0075-3580.
- D. Burdorf, C. Fasbender (Hrsg.): Metzler Literatur Lexikon. 3. Auflage. Metzler, Stuttgart, Weimar 2007, ISBN 3-476-01612-9.
- Anton Ĉeĥov: Humoresken und Satiren. 2 Bände. Herausgegeben und übersetzt von Peter Urban. Diogenes, Zürich 2001, ISBN 3-257-06266-4.
La humoresko en la muziko
- B. Appel: Zum musikalischen Humor in der ersten Hälfte des 19. Jahrhunderts unter besonderer Berücksichtigung des Formproblems. Dissertation. Universität Saarbrücken, Saarbrücken 1981.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]La humoresko en la literaturo
- Carl Maria Seyppel, Schlau, schläuer, am schläusten, Ägyptische Humoreske[rompita ligilo], niedergeschrieben und abgemalt 1315 Jahre vor Christus von C. M. Seyppel, Hofmaler und Poet seiner Majestät des Königs Rhampsinit III, Memphis, Mumienstraße No 35, 3 Etage, 4x Klingeln, ausgegrabenes Buch, Düsseldorf, Bagel, 1882; DFG-Projekt „Digitalisierte historische Kinderbücher“
La humoresko en la muziko