Saltu al enhavo

Hungario en la Somera Olimpiko 1932

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hungara reĝlando en la Somera Olimpiko 1932
Somera Olimpiko 1932 en Los-Anĝeleso
Flagtenanto:  Péter Bácsalmási
Sportistoj 58 en 11 fakoj
Medaloj
rango: 6
Oro
6
Arĝento
4
Bronzo
5
Sume
15
vdr

La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1932 en Los-Anĝeleso havis 58 sportistojn. Ili partoprenis en 11 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis Péter Bácsalmási. La sportistoj atingis 6 orajn, 4 arĝentajn kaj 5 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 6-an rangon.

Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato (Magyar Olimpiai Bizottság, MOB), kreita jam en 1895.

Aparte sukcesaj estis István Pelle, kiu gajnis du orajn medalojn en gimnastiko, György Piller, kiu gajnis du orajn medalojn en sabra skermado, la lastan el tiuj en la sabra teamo de skermado kune kun Attila Petschauer, Ernő Nagy, Gyula Glykais, Aladár Gerevich kaj Endre Kabos, kaj la hungara teamo de akvopilkado, kiu kune atingis oran medalon. La lastan oran medalon gajnis István Énekes en boksado.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la hungara teamo de akvopilkado atingis oran medalon, post arĝenta en la antaŭa somera Olimpiko 1928
emblemo
emblemo