István Kurucz D.
Etoso
István Kurucz D. | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1914 en Hódmezővásárhely |
Morto | 23-an de oktobro 1996 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1934–1940) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
István Kurucz D. [iŝtvAn kuruc dE], hungare Kurucz D[ezső] István aŭ Kurucz D. István estis hungara pentristo kaj profesoro.
István Kurucz D. naskiĝis la 7-an de oktobro 1914 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 23-an de oktobro 1996 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Kurucz D. lernis pentradon en lernejo de István Szőnyi, poste frekventis altlernejon, kie li lernis pentradon de István Szőnyi, Gyula Rudnay en Budapeŝto. En 1941 li studvojaĝis al Italio. Ekde 1948 li vivis en Budapeŝto, sed somere ofte li pentradis en Hortobágy. En la sekva jaro li ekinstruis en la altflernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1985, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 1947, 1970, 1976, 1985, 1987, 1988 2003, 2004 Budapeŝto
- 1961 Hódmezővásárhely
- 1965, 1968 Milano
- 1966 Berlino
- 1972 Szeged
- 1974 Kaposvár
- 1975 Eger
- 1979 Pécs
- 1982 Celldömölk
- 1985 Tokio
- 1986 Hatvan
- 1987 Szekszárd
- 1989 Simontornya, Zalaegerszeg
Liaj grupaj ekspozicioj (selekto)
[redakti | redakti fonton]Verkaro (selekto)
[redakti | redakti fonton]- freskoj, ekzemple en Hódmezővásárhely, 1954
- grandegaj murpentraĵoj, ekzemple en Szeged, 1963; en Salgótarján 1964
- malfreskoj, ekzemple en Pápa, 1965; Budapeŝto 1967
- pentraĵoj, ekzemple Kapu előtt (Antaŭ pordo) 1941; Aratás 1960; Parasztasszony Kamparanino) 1961; Tél (Vintro) 1963