James K. Polk
Aspekto
James Knox POLK [ĝejmz naks pok] (naskiĝis la 2-an de novembro 1795 en Pineville, Norda Karolino, mortis la 15-an de junio 1849 en Naŝvilo, Tenesio) estis usona politikisto.
Li estis la dek-unua prezidento de Usono, ekde 1845 ĝis 1849.
Li mortis 53-jaraĝa pro malsanoj de la stomako.
Polk estis presbiteriano. Sarah Childress estis lia edzino, sed la paro ne havis infanojn.
Dum lia administrado okazis
- 1846: la Traktato de Oregono (54 gradoj-40 latitudo aŭ lukto). Polk volis la teritorion ĝis la 54-a paralelo, sed la usona senato finfine decidis kun Britio je la 49-a paralelo inter Usono kaj Kanado.
- 1846-1848: la Milito kun Meksiko. Laŭdire, la meksikanoj atakis la trupojn de la generalo Zachary Taylor. La Traktato de Guadalupe Hidalgo donis al Usono Teksason, kaj poste la eblecon akiri Kalifornion kaj Nov-Meksikon.
- 1846: La Tarifo de Walker.
- 1846: La Akto de Sendependa Trezorejo.
Aliaj projektoj
[redakti | redakti fonton]
|
Antaŭe: | 11-a Prezidento de Usono | Poste: | |
---|---|---|---|
John Tyler | 1845-1849 | Zachary Taylor |