Jehnědí
Jehnědí | |||
municipo | |||
Domo n-ro 53
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Jehnědí | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Jehnědí | ||
- alteco | 430 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 58′ 20″ N 16° 18′ 24″ O / 49.97222 °N, 16.30667 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,73 km² (573 ha) Jehnědí | ||
Loĝantaro | 338 (2024) | ||
Denseco | 58,99 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1292 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 562 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580414 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jehnědí | |||
Retpaĝo: www.jehnedi.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Vilaĝo Jehnědí (en traduko Ŝafidaĵo) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe la ŝoseo n-ro 315 inter Ústí nad Orlicí kaj Choceň, 9 km okcidente de Ústí nad Orlicí. Vivas ĉi tie 338 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloupnice, Voděrady, Hrádek, Sudislav nad Orlicí, Oucmanice kaj Svatý Jiří.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 12-a ĝis 14-a jarcentoj oni kutimis, nomigi multajn ekestantaj vilaĝoj laŭ tie dominantaj kreskaĵoj. Simile nomo de la vilaĝo Jehnědí estis verŝajne derivita de malnovĉeĥa vorto jahněda, laŭ nuntempa scienca nomenklaturo poplo blanka (Populus alba) kaj jahnedie signifis lokon, kie tiuj arboj kreskis. Tamen legendoj derivas la nomon de ĉeĥa vorto jehně (ŝafido) kaj de ili ĝi aperas eĉ sur vilaĝa blazono.
Origine la vilaĝo nomiĝis "Černá ves" kaj ĉirkaŭ ĝi estis multaj lupoj. Homoj ilin kaptadis en t.n. lupajn kavojn, kies restaĵojn oni trovas en proksimaj arbaroj ankoraŭ nuntempe.
La unua skriba mencio pri Jehnědí estas el la jaro 1292. Tiam donacis reĝo Venceslao la 2-a la regionon al nova monaĥejo en Zbraslav. En Jehnědí estis reĝa korto al kiu apartenis vilaĝoj Jehnědí, Kosořín, Loučky, Zálší, Džbánov, Oucmanice, Jiří, Štítka (neniigita vilaĝo), Sudislav, Voděrady, Vlčkov, Dolní Sloupnice, Horní Sloupnice, Šůrová (neniigita vilaĝo en loko de Šuráněk monto). Do Jehnědí tiam estis grava centro. Sed en la jaro 1304 reĝo la regionon ĉirkaŭ Jehnědí ree forprenis de la monaĥejo Zbraslav kaj ŝanĝis ĝin kun Vítek de Švábenice kontraŭ regiono apud la rivero Úpa kaj fondis tie la urbon Trutnov. Por Jehnědí tio estis malbona evento, ĉar Vítek transportis centron de la sinjorejo al Heřmanice kaj signifo de Jehnědí per tio grave malkreskis kaj neniam plu revenis al antaŭa nivelo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 531 |
1880 | 504 |
1890 | 509 |
1900 | 514 |
1910 | 520 |
1921 | 513 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 514 |
1950 | 324 |
1961 | 330 |
1970 | 337 |
1980 | 313 |
1991 | 291 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 306 |
2014 | 324 |
2016 | 320 |
2017 | 324 |
2018 | 333 |
2019 | 335 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 336 |
2021 | 303 |
2022 | 329 |
2023 | 342 |
2024 | 338 |
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Konstruaĵo n-ro 56
-
Konstruaĵo n-ro 45
-
Vilaĝplaca fiŝlago
-
Konstruaĵo n-ro 16
-
Vendejo
-
Kapelo
-
Kruco