Jouillat
Jouillat | |
---|---|
Kastelo de Jouillat
| |
komunumo en Francio vd | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Guéret-Nord |
INSEE kodo | 23101 [+] |
Poŝtkodo | 23220 |
Kodo laŭ INSEE | 23101 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Eric Auchapt 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 402 (1 999) |
Loĝdenso | 17 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°15′29″N 1°56′13″O / 46.25806°N, 1.93694°O (mapo) Koordinatoj: 46°15′29″N 1°56′13″O / 46.25806°N, 1.93694°O (mapo) |
Alto | 283 m - 546 m |
Areo | 22,44 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 15′ 29″ Nordo 1° 56′ 13″ Oriento / 46.2580555556 °N, 1.93694444444 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Jouillat [+] | |
Jouillat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 402 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jouillat etendiĝas sur 22,44 km², kaj havis 402 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 17 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Jouillat situas je alteco de 546 metroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Jouillat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Eric Auchapt, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]La kastelo de Jouillat estas unu el la plej belaj kasteloj de Creuse. Ĝi nuntempe apartenas al la familio Cheveraux kaj datiĝas de la 15-a jarcento.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Jouillat apartenas al la kantono Guéret-Nord, kies ĉefurbo estas Guéret. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.