Juan de Prado (misiisto)
Juan de Prado (1563-1631) | ||
---|---|---|
Morto de Juan de Prado surfajrejo.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1563 en Morgovejo, Leono, Habsburga Hispanio | |
Morto | 24-an de majo 1631 en Marakeŝo, Maroko | |
Mortis pro | Hommortigo vd | |
Mortis per | Morto sur brulŝtiparo vd | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Salamanko vd | |
Familio | ||
Patro | Francisco de Prado (en) vd | |
Gefratoj | Diego de Prado y Tovar (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | misiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Juan de Prado estis hispana katolika sacerdoto, misiisto, kaj deklarita membro de la Ordeno de Minoraj Fratoj. Li funkciis kiel parto de la misioj en islama Maroko laŭ peto de Papo Urbano la 8-a kaj alportis multe da konsolo al la malgranda kristana populacio tie antaŭ ol la reganto igis lin murdis.
Papo Benedikto la 13-a konfirmis sian beatigon en la 24-a de majo 1728[1] post konfirmado ke la pastro estis murdita pro malamo al lia kristana kredo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Juan de Prado naskiĝis en Morgovejo ĉirkaŭ 1563 el nobela familio kaj orfiĝis antaŭ 1568. Li entreprenis teologiajn studojn en la kolegio ĉe Salamanko, kaj membrigis la Ordenon de Fratoj Minoraj en 1584. Li poste estis ordinita kaj komencis sian ministerion kiel predikisto. Li servis en diversaj franciskanaj domoj kiel novica majstro kaj poste kiel kuratoro.
En 1610 li estis elektita kiel provinca ministro de la Franciskana Provinco de San-Diego. En 1613 ekapero de pesto en Maroko mortigis ĉiujn franciskanojn tie okupiĝantajn pri la malfacila misio. De Prado estis nomumita de Papo Urbano la 8-a kiel apostola misiisto por laborado inter la malgranda kristana populacio.
Li kaj du kunuloj foriris la 27-an de novembro el Kadizo kaj alvenis por la misio en Marakeŝo, kie li kristanigis kaj disponigis konsolon al la fideluloj tie kaj ankaŭ administris la sakramentojn al ili. Ili ankaŭ dediĉis sin al la laboro inter la kristanaj sklavoj. La lokaj aŭtoritatoj ordonis al ili forlasi la landon, sed la tri franciskanoj ne foriris kaj daŭrigis sian agadon.
La sultano Al Ŭalid ben Zidan (regis inter 1631 kaj 1636) kaptis ilin kaj arestigis ilin. Ili estis kondamnitaj al malfacila laboro en la dispremado de salpetro, mineralo por la fabrikado de pulvo. Pridemanditaj de la sultano, ili ne hezitis konfesi sian kristanan kredon kaj tial estis skurĝitaj. Ĉe posta publika esplordemandado, de Prado ignoris la ĉeeston de la sultano kaj direktis sian atenton kaj deklarojn al kelkaj apostatoj ĉeestantaj. Al Ŭalid frapis lin, faligante lin teren. De Prado tiam estis vundita per du sagoj. La sultano ordonis ke De Prado estu forbruligita ĝismorte, sed ĉar li daŭre admonis la ekzekutistojn por sekvi Kriston, unu el ili iĝis senpacienca kaj frakasis lian kapon per ŝtono.
Juan de Padro estis frato de la kartografo Diego de Prado (1550-1645).