Juda geedziĝo
Juda geedziĝo estas geedziĝa ceremonio kiu sekvas la judajn regulojn kaj tradiciojn.
Kvankam la geedzigaj ceremonioj varias, oftaj trajtoj de juda nupto inkludas ketubah (geedziga kontrakto) kiu estas subskribita de du atestantoj, nuptokanopeon (ĥuppah aŭ huppah), ringo posedata de la fianĉo kiu estas donata al la fianĉino sub la kanopeo kaj rompo de glaso.
Teknike, la juda geedziga procezo havas du diferencajn momentojn:[1] kidduŝin (sanktigo aŭ dediĉigo, nomita ankaŭ erusin, fianĉiĝo en hebrea) kaj nissuin (geedziĝo), kiam la paro ekvivas kune. La unua first stadio malpermesas la virinon al ĉiuj aliaj virinoj, postulante religian divorcon (get) por dissolviĝi, kaj la fina stadio permesas la parigon unu al la alia. La ceremonio kiu plenumas nisuin estas konata kiel ĥupah.[2]
Nuntempe, erusin/kidduŝin okazas kiam la fianĉo donas al la fianĉino ringon aŭ alian valoran objekton en la intenco krei geedzecon. Estas diferencaj opinioj pri kiu parto de la ceremonio konstituas nissuin/ĥuppah; ili estas starado sub la kanopeon - agado nomita same ĥuppah - kaj restado kune kaj solaj en ĉambro (jiĥud).[2] Kvankam historie tiuj du momentoj okazas tiom for kiom ĝis uunu jaron aparte,[3] ili estas nuntempe plej ofte kombinitan en unu ceremonio.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nun en la publika havaĵo: Singer, Isidore; et al., eld. (1901–1906). "marriage ceremonies". The Jewish Encyclopedia. New York: Funk & Wagnalls.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Made in Heaven, A Jewish Wedding Guide fare de Rabbi Aryeh Kaplan, Moznaim Publishing Company, New York / Jerusalem, 1983, Chapter 18
- ↑ Talmud Bavli, Ketubot, p. 2