La grafo de Artois edukitis ĉe la kortego frivola de la avo Ludoviko la 15-a kio ja senteblis en la karaktero ne tro firma de Karlo. En julio 1789 li donis la signon je elmigro de la nobeloj kaj migradis multloke por havigi malamikojn al revolucia Franclando. Ĉe imperiestro Leopoldo la 2a estanta en Mantuo li reklamadis por atako kontraŭ Franclando. Li partoprenis la Kongreson de Pillnitz kaj estis en la taĉmenton de la emigrintoj okaze de la invado en 1792. Post la ekzekuto de Ludoviko la 16-a Karolo nomumitis generalleŭtenanto de la reĝolando kaj provis albordiĝi en 1795 helpe de angla eskadro sur la insulo Yeu. Poste li vivis en Londono kun pensio de 15.000 pundoj respektive en Hartwell House apud Aylesbury ĉe la frato. Kiam la aliancanoj marŝis kontraŭ Parizon en 1814, Karlo aperis en Franclando multloke por proklami la neceson de liberiĝo. En Parizo li transprenis la registaran estron en la nomo de Ludoviko la 18-a en la rango de generalleŭtenanto. Li proklamis la liberecon de la gazetaro, la malakcepto de la leĝaro Droits réunis (12.4.1814). Krome li agnoskis la fundamentajn partojn de la konstitucio kaj faris militĉesigon kun la aliancanoj. Post la reveno de Napoleono Bonaparte (1815) Karlo fuĝis kun la reĝa familio al Gento.
Post la dua restaŭracio Karlo kaj siaj samideanoj (»Pavillon Marsan«) montris diboĉan reakcian volupton intrigante kontraŭ la frato Ludoviko la 18-a, kontraŭ la Ĉarto de 1814 kaj la parlamentaj ĉambroj. Post la tronsukcedo en la 16.9.1824 kaj mezepokoza kronsurkapmetado li komencis politikon modestan. Sed baldaŭ li reprenis reakcian direkton nomumante Villèle ministro kaj Polignac registarestro (anstataŭ la ekvilibrema Martignac). Per sukcesoj en ekstera politiko Karlo intencis trankviligi la francojn: en 1830 li startigis la kampanjon en Alĝeron. Sed tio ne sufiĉis kaj 221 liberalaj deputitoj de la parlamento pli kaj pli sentis vere reprezenti la popolon. Por subpremi la opozicion Karlo dekretis la fifamajn Ordonojn juliajn. Ili eksplodigis la Revolucion de 1830. En la 2.8.1830 Karlo demisiis por la nepo Henriko de Bordeaux. Poste li vivis en Edinburg, Prago, Kirchberg am Walde (Distrikto Gmünd) kaj Gorico. Karlo edzinigis en 1883 Marie-Thérèse de Savoie kiu naskis la dukojn de Angoulême kaj de Berri.