Saltu al enhavo

Kavito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kavito
Flago
provinco de la Filipinoj [+]

AkvejoFilipina maro

- koordinatoj14° N, 121° O (mapo)14.266666666667120.86666666667Koordinatoj: 14° N, 121° O (mapo) [+]
Plej alta punktoMount Sungay [+]
Akvokolektejo1 574,17 km² (157 417 ha) [+]
Areo1 574,17 km² (157 417 ha) [+]
Loĝantaro4 344 829 [+] (1-a de majo 2020)

GuberniestroJuanito Victor C. Remulla
(ekde 30-a de junio 2019)

HorzonoUTC+08:00 [+]
Poŝtkodo4100–4126 [+]
KodoPH-40

Kavito (Filipinoj)
Kavito (Filipinoj)
DEC

Map
Kavito

Vikimedia Komunejo:  Cavite [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kavito en sudo de la norda insulo Luzono.

Kavito, KabitoCavite, oficiale Province of Cavite (en tagaloga: Lalawigan ng Kabite; tagaloga prononco: [ˈkäbite̞], [käˈbiːte̞] aŭ [käˈbitɛː]; en ĉabakana kaj hispana: Provincia de Cavite), estas provinco en Filipinoj en la sudaj bordoj de la Manila Golfo en la regiono CALABARZON en la norda insulo Luzono. Je 21 kilometrojn sudokcidente de Manila Metropolo, ĝi estas unu el la plej industriigitaj kaj rapide kreskantaj provincoj en Filipinoj. Ties loĝantaro de 3 678 301 (2015) faras ĝin unu el la plej loĝataj provincoj de la lando. Origine agrikultura kaj nun eksplodinta dormurba komunumo por la superamasega Manila Metropolo, ĝia loko ĝuste norde de la vulkano Taal metas gravajn riskojn de cindrofalo, kaj la rubo fluas tra ĝi al la Manila Golfo.

La de facto ĉefurbo de la provinco estas Trece Martires, kvankam Imus estas la oficiala (de jure) ĉefurbo.

Dum ĉirkaŭ 300 jaroj, la provinco ludis gravan rolon kaj en la kolonia pasinteco de la lando kaj en la fina lukto por sendependeco, kio havigis al ĝi la titolon "Historia ĉefurbo de Filipinoj". Ĝi iĝis la lulilo de la Filipina Revolucio, kiu kondukis al la nuligo de la hispana kolonia kontrolo, kio finis en la Filipina Deklaro de Sendependeco la 12an de junio, 1898, en Kawit, Kavito. La iama provinca ĉefurbo, Cavite City, estas hejmo de dokoj de la Manila galiono, kiu estis esenca parto de la komerco inter Azio kaj Latinameriko.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]