Ketuvim
Aspekto
Ketuvim | |
---|---|
sankta libro | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
La Ketuvim (hebree כְּתוּבִים - la skribaĵoj) estas la tria parto de la Tanaĥo, la hebrea biblio (en kristanismo nomata malnova testamento) - la unua parto estas la Torao ("instruo") kaj la dua parto nomiĝas Neviim ("profetoj").
La Ketuvim konsistas el
- tri "poetaj libroj":
- la Psalmoj
- la libro de sentencoj
- la libro de Ijob
- kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלות, "megilot"):
- la Libro de Rut,
- la Alta Kanto de Salomono,
- la Libro de la Predikanto,
- la Libro de la plorkanto kaj
- la Libro de Ester
- kvar historiaj libroj:
- la Libro de Daniel,
- la Libro de Ezra,
- la Libro de Neĥemja kaj
- la 1-a kaj 2-a libro de la Kroniko, ĉi tie nombrataj kvazaŭ unu libro.
La "skribaĵoj" Ketuvim probable tekste fiksiĝis ĉirkaŭ la jaro 100 de nia erao, kvankam la plej multaj el la libroj jam ĉirkaŭ la jaro 190 antaŭ nia erao konsideriĝis sanktaj tekstoj de judismo.